Apartamentara konstruaĵo en Svedio , desegnita de la arkitekto Ralph Erskine.
Apartamento estas spaco, kutime entenanta plurajn ĉambrojn , ene de konstruaĵo , plej ofte de kolektiva loĝejaro . Ĝi estas loĝloko por unu aŭ pluraj personoj .
La grandecon de apartamento, en Eŭropo , oni mezuras aŭ per la surfaco aŭ per la nombro de ĉambroj. La areo estas indikata per kvadrataj metroj. La nombro de ĉambroj dependas de lokaj kutimoj:
Difinoj
En Germanio :
kuirejo kaj banĉambro kune nombriĝas nur kiel duona ĉambro
dormoĉambro , salono kaj skriboĉambro, kaj ĉiuj aliaj vivĉambroj nombriĝas po unu ĉambro
tegmentaj ĉambroj malpligrandigas la surfacon, sub precizaj kondiĉoj
En Francio :
Studio : estas apartamento de nur unu ĉambro kun angula kuirejeto kaj unu banejo aŭ duŝejo kun necesejo.
F1 : apartamento de unu ĉambro, sed kun aparta kuirejo.
T1 , T2 , T3 , ...: La cifero indikas la nombron de ĉambroj, ne inkluzivante kuirejon kaj banejon. Studio kaj F1 estas do T1 .
T1 bis , T2 bis , T3 bis , ... : Unu el la ĉambroj povas esti apartigita je du apartaj lokoj.
Laŭ Francisko Azorín Apartamento estas Parto de domo uzebla kiel loĝejo por unu familio. Apartaĵo.
Notoj
Vidu ankaŭ