Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat) estas difinita en teravada budhismo kiel „tiu, kiu estas meritoplena“ aŭ kiel „perfekta homo“, kiu atingis nirvanon. Aliaj budhanaj tradicioj uzas la terminon por homoj, kiuj multe progresis ĉe la Vojo al Vekiĝo, sed kiuj ankoraŭ ne atingis kompletan budhecon.
Mahajana budhismo urĝas praktikantojn sekvi la vojon de bodisatvo, kaj ne elvojiĝi al la vojo de arahantoj kaj ŝravakoj.
La vorto en Sanskrito arhat (en Palio, arahant) estas prezenca participo el verba radiko √arh ‚meriti‘. arha ‚meritanta‘; arhaṇa ‚pretendanto‘; arhita (pasea participo) ‚honorita, kultita‘.
En fruaj budhismaj skoloj, ekzistis diversaj opinioj pri la atingoj de arahantoj. La skoloj Sarvāstivāda, Kāśyapīya, Mahāsāṃghika, Ekavyāvahārika, Lokottaravāda, Bahuśrutīya, Prajñaptivāda kaj Caitika vidis arahantojn kiel malperfektaj en iliaj atingoj kompare kun budhoj.
La skoloj Mahīśāsaka kaj Teravado vidis budhojn kaj arahantojn kiel similaj unu al la alia. Laŭ bikŝuo Bodhi, la Budho mem en la Palia Kanono deklaras sin mem arahanto.