Avalokiteśvara (Sanskrito) | |
Ligna statuo de Avalokiteŝvaro, Dinastio Liao, Ŝanŝio. | |
Sanskrite: | अवलोकितेश्वर बोधिसत्व (Avalokiteśvara Bodhisatva) |
Sinhale | Nāthadeva |
Ĉine: | 觀自在菩薩 (Guānzìzài-púsà) 觀世音菩薩 (Guānshìyīn-púsà) 觀音菩薩 (Guānyīn-púsà) |
Japane: | 観自在菩薩 (Kanjizai-bosatsu) 観世音菩薩 (Kanzeon-bosatsu) 観音菩薩 (Kannon-bosatsu) |
Koree: | 관세음보살 (Gwanseeum-bosal) |
Tibete: | སྤྱན་རས་གཟིགས་ (spyan ras gzigs, Chenrézik) |
Mongole: | ᠨᠢᠳᠦ ᠪᠡᠷ ᠦᠵᠡᠭᠴᠢ |
Taje: | พระอวโลกิเตศวรโพธิสัตว์ |
Kmere: | អវលោកិតេស្វរៈ (Avalokitesvarak) អវលោកេស្វរៈ (Avalokesvarak) លោកេស្វរៈ (Lokesvarak) |
Vjetname: | Quán Tự Tại Bồ Tát |
Informoj | |
---|---|
Adorata de: | Mahajano, Vaĝrajano, Teravado, Taoismo, Ĉina populara religio |
Avalokiteŝvaro estas bodisatvo, kiu enkorpigas la kompaton de ĉiu budho. Li estas reprezentita aŭ kiel masklo aŭ kiel femalo laŭ la kulturo.
La Lotusa sutro estas ĝenerale akceptita kiel la plej antikva verko, kiu instruas pri Avalokiteŝvaro. La ĉapitro 25 (觀世音菩薩普門品) estas dediĉita al li, kaj priskribas lin kiel kompatema bodisatvo, kiu aŭskultas la kriojn de ĉiu estaĵo, kaj strebas helpi ĉiun, kiu elparolas lian nomon.
Laŭ la Kāraṇḍavyūha sūtra, la Suno kaj la Luno naskiĝis el la okuloj de Avalokiteŝvaro, Ŝivo el lia frunto, Brahmao el liaj ŝultroj, Narajano el lia koro, Sarasvatio el liaj dentoj, la vento el lia buŝo, la tero el liaj piedoj, kaj la ĉielo el lia ventro. En tiu ĉi teksto kaj ties longa versio, Avalokiteŝvaro estas servisto de la budho Amitabo.
Kiam la bikŝuo Faŝjiano vojaĝis al Mathurā en antikva Barato ĉ. la jaro 400, li skribis pri bikŝuoj prezentantaj donacojn al Avalokiteŝvaro. Kiam Xuánzàng vojaĝis al Barato en la 7-a jarcento, li skribis pri statuoj de Avalokiteŝvaro kultitaj de reĝoj, bikŝuoj kaj domanoj.
La nomo Avalokiteŝvaro venas de Avalokiteśvara (अवलोकितेश्वर), kiu kombinas la verban prefikson ava- (malsupren), lokita (la aktiva pasea participo de la verbo lok ), kaj īśvara (sinjoro, reganto, suvereno). Laŭ la regulo de sonkombinoj en Sanskrito (sandhi), a+īśvara fariĝas eśvara. Kombine, la nomo signifas malsuprenrigardinta sinjoro. La ideo, ke li rigardas la mondon malsupren estas implica, kvankam la vorto loka (mondo) ne estas inkluzivita. En Sanskrito, Avalokiteśvaro estas ankaŭ nomita Padmapāṇi (Lotustenanto) aŭ Lokeśvara (Suvereno de la mondo).
La unua traduko de la nomo en la ĉinan estis farita de la bikŝuo Xuánzàng, kiu tradukis ĝin kiel 觀自在 (Guānzìzài). La plej populara formo de la nomo nun estas 觀音 (Guānyīn), pro la ideo, ke la originala nomo estis Avalokitasvara, tiu, kiu malsuprenrigardas la sonojn. Nun oni opinias, ke tiu estis la originala formo de la nomo kaj la origino de la nomo Guānyīn, Sonperceptanto. Tiu ĉi traduko estis favorita de tradukistoj kiel bikŝuo Kumaraĝivo, kiu uzis la formon 觀世音 (Guānshìyīn), tiu, kiu perceptas la lamentojn de la mondo. La originala formo Avalokitasvara aperas en fragmentoj en Sanskrito de la 5-a jarcento kaj ĝin anstataŭis la formo Avalokiteśvara post la 7-a jarcento, kredeble pro la reinterpreto kiel īśvara (supera suverena dio) de Viŝnuisma kaj Ŝivisma hinduismoj.
En klasika Tibeta, Avalokiteŝvaro nomiĝas Chenrézik (སྤྱན་རས་གཟིགས་) kaj onidire li manifestiĝas kiel la Dalai-Lamao, la Karmapa kaj aliaj lamaoj. Etimo de la nomo Chenrézik estas spyan (’'okulo), ras (daŭro) kaj gzig (rigardi).
La nura bodisatvo kiu eniris la kultadon de Teravadanoj estas Avalokiteŝvaro, kiu en Srilanko estas konata kiel Nāthadeva, kaj konfuzita de multaj kun la bodisatvo Majtrejo, la venonta budho, sed la bildo de la budho Amitabo sur lia frunto identigas lin kun Avalokiteŝvaro.