Bernardo Atxaga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | José Irazu Garmendia | ||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1951 (72-jaraĝa) en Asteasu, Provinco Gipusko, Hispanio | ||||
Lingvoj | eŭska • hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Zalduondo vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Barcelono • Bilbao University vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Iñaki Irazu vd | ||||
Edz(in)o | Asun Garikano vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bernardo Atxaga vd | ||||
Okupo | verkisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1976– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernardo Atxaga estas la plumnomo de Joseba IRAZU GARMENDIA (naskiĝis la 27-an de julio 1951 en Asteasu, provinco Gipusko, Eŭskio, Hispanio), eŭska verkisto, plej konata per la libro Obabakoak, inter aliaj.
Li diplomiĝis pri ekonomiko de la Universitato de Bilbao, kaj studis filozofion ĉe la Centra Universitato de Barcelono. Li laboris kiel ekonomikisto, librovendisto, profesoro de la eŭska lingvo, preseja laboranto, kaj radia scenar-verkisto, ĝis 1980, kiam li ekdediĉis sin tute al verkado.
Liaj unuaj tekstoj eldoniĝis en 1972 en antologio de eŭskaj aŭtoroj. Lia unua mallonga rakonto, Ziutateaz ("Pri la urboj"), eldoniĝis en 1976. Lia unua libro de poezio, Etiopia ("Etiopio"), aperis en 1978. Li verkis teatraĵojn, kanto-tekstojn, fabelojn, romanojn, kaj rakontojn. Lia libro de rakontoj, Obabakoak ("La obabaj"), eldonita en 1988, gajnis por li multe da famo kaj kelkajn premiojn, kiel la Hispana Nacia Literatura Premio. Ĝis nun, la libro tradukiĝis al pli ol 20 lingvoj.
Atxaga ĝenerale verkas en la eŭska lingvo, sed ankaŭ estas la aŭtoro de kelkaj el la hispanlingvaj tradukoj de siaj verkoj. Sekvante la ekzemplon de Obabakoak, pluraj el liaj aliaj verkoj tradukiĝis al aliaj lingvoj.
En 2003 Bernardo Atxaga publikigis la verkaĵon "Soinujolearen semea" ĉe la eldonejo Pamiela. Tiu ĉi romano temas pri la malapero de la mondo de Obaba, "mondo kiu ne plu ekzistas", laŭ la aŭtoro mem. En 2006 li estis nomumita membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo, Euskaltzaindia. Ankaŭ en 2006 Montxo Armendáriz kinigis la rakonton de Obabakoak per la filmo Obaba.
Li nun loĝas en vilaĝo en Alavo.
Lian libron Behi euskaldun baten memoriak "Memoraĵoj de eŭska bovino" tradukis al Esperanto Aitor Arana. La eldonon helpis la aŭtoro mem, kiu foje donacas ekzemplerojn kiel kuriozaĵojn. En tiu romano bovino estas atestanto kaj rakontanto de epizodo rilata al la Hispana Enlanda Milito en la paŝtejaj valoj de Eŭskio.
Li publikigis pli ol 25 infanaj kaj junecaj libroj, interalie: