Carl Karlweis | ||
---|---|---|
Carl Karlweis ĉ. 1897
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1850 en Vieno | |
Morto | 27-an de oktobro 1901 (50-jaraĝa) en Vieno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Marta Karlweis vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo • verkisto vd | |
Laborkampo | literaturo • dramo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carl KARLWEIS (vere: Karl Weiß/Weiss; naskiĝinta en la 23-a de novembro 1850 en Vieno, mortinta samloke en la 27-a de oktobro 1901) estis aŭstra dramisto kaj rakontisto.
Karlweis estis ekde 1868 oficisto de la privata fervoja societo Österreichisch-ungarische Staatseisenbahngesellschaft en Graz. En 1869 li ekdeĵoris ĉe Carl-Ludwig-Bahn, Ekde 1876, estante jam verkisto, li estis firmaa sekretario de Graz-Köflacher Bahn, ekde 1891 en la ĝenerala komandejo de Südbahngesellschaft en Vieno Supera inspektoro kaj Estro de la buroo por ĝeneralaj aferoj. Karlweis estis felietonisto ĉe Neues Wiener Tagblatt, kiel ankaŭ ĉe Neue Freien Presse kaj Die Gartenlaube.
Li skribis plurajn rakontojn kaj romanojn, parte en la viena dialekto. Kun Hermann Bahr (ekz. en 1893 - premiero de Aus der Vorstadt) kaj Vinzenz Chiavacci li verkis ankaŭ komediojn (ekz. Einer vom alten Schlag) kaj popolaĵojn surscenigititajn ĉefe en Vieno ĉe Deutsches Volkstheater kaj Wiener Volksbühne. Menciindas ankaŭ la novelkolekton Geschichten aus Stadt und Dorf kiel ankaŭ la broŝuro Das gemütliche Wien" (1889).
En la 25.11.1896 Karlweis ricevis la Premion Raimund por la popola teatraĵo Der kleine Mann den Raimund-Preis.
Suferinte dum multaj jaroj pro stomakdoloroj li skribis kiel lastan teatraĵon Der neue Simson (premiero en la 19.10.1901 kun granda sukceso ĉe Volkstheater kun Franz Tewele sowie Helene Odilon. Ĝi estis satiro pri Karl Kraus. Li mortis kelkajn monatojn post la reveno el kuracado en Lovran.
Estante juddevena li konvertiĝis en la 23.4.1889 al protestantismo. En 1919 nomitis en Währing la strateto Karlweisgasse por li. Lia filino estis la verkistino Marta Karlweis, lia filo la aktoro Oskar Karlweis.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carl Karlweis en la germana Vikipedio.