Carlo Collodi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Carlo Collodi | ||
Naskonomo | Carlo Lorenzini | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1826 en Florenco, Grandduklando de Toskanio | |
Morto | 26-an de oktobro 1890 (63-jaraĝa) en Florenco, Reĝlando Italio | |
Tombo | Cimitero delle Porte Sante vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio • Grandduklando de Toskanio • United Provinces of Central Italy • Reĝlando Sardio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Alia nomo | Carlo Collodi vd | |
Okupo | verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • tradukisto vd | |
Aktiva dum | 1856– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | I racconti delle fate ❦ Giannettino ❦ Minuzzolo ❦ Pinokjo ❦ Il Lampione vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Carlo COLLODI (naskiĝis la 24-an de novembro 1826 en Florenco, mortis la 26-an de oktobro 1890 en Florenco) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto. Lia vera nomo estis Carlo LORENZINI ; la plumnomo Collodi estis la nomo de la naskiĝurbo de lia patrino, kie li pasigis parton de sia infanaĝo.
Je la komenco de sia verkista kariero li verkis recenzojn por komercaj librokatalogoj, krome li laboris kiel ĵurnalisto. En la 1850-aj jaroj li ekverkis teatraĵojn kaj dudek jarojn poste li komencis dediĉi sin al la verkado de infanlibroj. Mondfamon Collodi gajnis pro sia verko Pinokjo, kiu unue aperis sub la titolo "Storia di un burattino" en la revuo "Il giornale dei bambini" (1881-83) kaj en 1883 (titolite: "Le avventure di Pinocchio") ankaŭ libroforme. Ekzistas du tradukoj al Esperanto.
La aventurojn de Pinokjo reverkis la rusa verkisto Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj sub titolo Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936), do la marioneto tie ricevis nomon Buratino.
La aventuroj de Pinokjo / trad. de Giuseppe Croatini