Coco Chanel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gabrielle Bonheur Chanel |
Aliaj nomoj | Coco Chanel |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1883 en Saumur |
Morto | 10-an de januaro 1971 (87-jaraĝa) en Hotelo Ritz, Parizo |
Tombo | Bois-de-Vaux Cemetery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Albert Chanel |
Patrino | Jeanne Devolle |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Étienne Balsan • Hans Günther von Dincklage • Boy Capel • Grand Duke Dmitri Pavlovich of Russia |
Parencoj | André Palasse |
Okupo | |
Okupo | mododezajnisto • textile designer • komerca estro • modisto • grand couturier • kostumdezajnisto |
TTT | |
Retejo | https://chanel.com |
Coco Chanel nome Gabrielle Bonheur Chanel (19a de aŭgusto 1883 – 10a de januaro 1971) estis franca modo-desegnisto, fasonistino kaj fondinto de la firmao Chanel. Kun Paul Poiret, Chanel estas konsiderata kiel liberigantino de virinoj el la subpremado de la "senkorseta silueto" kaj popularigantino de la akceptado de sporta, neformala ŝika aspekto kiel ina standardo en la epoko post la Unua Mondmilito. Estante fekunda modokreanto, la influo de Chanel etendiĝis trans la vesto-fasonado. Ŝia estetika desegnomaniero estis aplikita en juvelarto, mansakoj, kaj parfumoj. Ŝia marka parfumo, Chanel No. 5, iĝis ikona produkto. Ŝi estas la nura mododezajnistino listita en la listo de la 100 plej influaj personoj de la 20a jarcento farita de Time.
Chanel famiĝis pro sia longdaŭra decidemo, ambicio, kaj energio kion ŝi aplikis al sia profesia kaj socia vivoj. Ŝi atingis sukceson kaj kiel negocistino kaj kiel socia gravulino danke al la konektoj kiujn ŝi faris pere de sia laboro. Tio inkludis multajn artistojn kaj profesiulojn por kiuj ŝi iĝis patrono. Tamen la vivo kiun Chanel elektis generis polemikojn, partikulare pro sia konduto dum la germana okupado de Francio dum la Dua Mondmilito.
(Reviewed in The Montreal Review)