Cruzcampo

Cruzcampo
bierfarejo • beer brand vd
Dum 1904 - nekonata/nuntempe
Sidejo Sevilo
Lando Hispanio
Posedata de Heineken vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Iama fabriko de la Cruz del Campo. Avenuo de Andaluzio, Sevilo.

Cruzcampo estas marko de biero kreita en Sevilo, Andaluzio, Hispanio, en 1904. En 1991 ĝi estis akirita de Guinness Brewing Worldwide kaj, ekde la jaro 2000, ĝi apartenas al la nederlanda bierkompanio Heineken International, pere de ties filio Heineken España S.A..

Heineken España, produktanto de Cruzcampo, posedas fabrikojn en la provincoj Sevilo, Madrido, Ĥaeno kaj Valencio

Iama botelo de "La Cruz del Campo".

La dekomenca fabriko estis en la oriento de la urbo, proksime de templeta krucmonumento konata kiel la Cruz del Campo (la kruco de la kamparo), ĉar tiam ĝi estis tiom for de la urbo. Tiue templeto inspiris la nomon de la kompanio. La instalaĵojn oni kompletigis en 1904.​ Oni elektis Gambrinus, rolulo de la ĝermana mitologio kaj bieremulo, por ornami la botelojn kaj identigi la markon.

Post la pinto de turismo en Hispanio kaj la pliigo de bierpeto anstataŭ vino la entrepreno ege kreskiĝis. En 2004 en la fabriko sevila laboris jam 700 dungitoj.

En 2004 Cruzcampo estis jam unu de la 10 bieroj plej venditaj de Eŭropo kaj oni eksportis ĝin al pli ol 30 landoj.

En 2008 Heineken malfermis sian novan fabrikon ekster Sevilo, sudoriente de la urbo. La plej malnova parto de la origina fabriko, nuntempe ĉirkaŭita de loĝejaj kvartaloj, konserviĝis kiel ekzemplo de industria arkitekturo de komenco de la 20-a jarcento. La antikva fabriko estas nun hejmo de la sidejo de Heineken España S.A., de la Gastolernejo Gambrinus kaj de la Fondaĵo Cruzcampo. Tiu konstruaĵo estas ĉe la Avenuo de Andaluzio, kruce kun la Avenuo El Greco kaj kun la Avenuo de la Cruzcampo.

Referencoj

  1. «Cocina en Andalucía». Heineken España. 2009.
  2. Manuel Sánchez Pérez kaj aliaj (2006). Casos de márketing y estrategia. UOC.
  3. 3,0 3,1 Reyes Rincón (22a de marto 2004). «La cerveza del siglo». El País.
  4. Javier Compás (19a de junio 2014). «La mayor fábrica de cerveza de Europa está en Sevilla». El Correo de Andalucía.

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cruzcampo en la hispana Vikipedio.