Demografio de Brazilo

La aĝpiramido de Brazilo.

Pro populacio de proksimume 207 milionoj en 2017, Brazilo estas la 7-a plej popolriĉa lando en la mondo. La loĝdenso estas po 25 homoj por kvadrata kilometro kaj la urba indico estas 90%.

Hodiaŭ, Brazilo estas hejmo de multaj malsamaj komunumoj: ekzemple, ĝi havas la plej grandan italan kaj germanan komunumon en la mondo, post Germanio kaj Italio respektive.

Loĝantaro

Laŭ la PNAD (Nacia Enketo de Domanaroj) (2008) farita fare de la Brazila Oficejo de Statistiko IBGE, ekzistis proksimume 189 953 000 homoj en 2008. Laŭ la plej lastatempa censo (2010), la brazila registaro havas laŭtaksan populacion de 192,76 milionoj.

Loĝdenso, administra divido kaj ekonomia sektoro de Brazilo (1977).

La populacio de Brazilo estis taksita de 1550 ĝis 1850 surbaze de diversaj fontoj. La unua oficiala censo estis farita en 1873. De tiu jaro pluen, censo estas okazigita ĉiun okan jaron (kun kelkaj esceptoj).

Brazilo estas la sepa plej loĝata lando en la mondo.

  • 1550 - 15.000
  • 1600 - 100.000
  • 1660 - 184.000
  • 1700 - 300.000
  • 1766 - 1.500.000
  • 1800 - 3.250.000
  • 1820 - 4.717.000
  • 1850 - 7.256.000
  • Brazila Loĝantaro, 1550-2005
    1872 - 9,930,478
  • 1890 - 14.333.915
  • 1900 - 17,438,434
  • 1920 - 30.635.605
  • 1940 - 41.236.315
  • 1950 - 51.944.397
    Brazila loĝdenso laŭ ŝtato. La malhelaj areoj havas loĝdenson de pli ol 300 individuoj je kvadrata kilometro, ruĝa 100-299, rozkolora 50-99, malhelverda 25-49, helverda 10-24 kaj flava 0-9.
  • 1960 - 70.119.071
  • 1970 - 93.139.037
  • 1980 - 119.070.865
  • 1991 - 146.917.459
  • 1996 - 157,079,573
  • 2000 - 169,544,443
  • 2010 - 192.755.799
  • 2019 - 213.967.000

Prognozoj de Unuiĝintaj Nacioj

Laŭ la revizio de World Population Prospects en 2017, la populacio estis nur 53,975,000 en 1950, kompare kun 207,652,865 en 2016.

Tuta populacio (x 1000) Populacio aĝa malpli ol 15 (%) Populacio en aĝo de 15-64 (%) Populacio aĝa 65+ (%)
1950 53 975 41.6 55.5 3.0
1955 62 656 42.0 55.0 3.0
1960 72 494 43.1 53.7 3.1
1965 84 130 43.6 53.0 3.4
1970 95 982 42.3 54.2 3.5
1975 108 431 40.2 56.0 3.8
1980 122 200 38.4 57.6 4.0
1985 136 836 36.9 59.0 4.1
1990 150 393 35.4 60.1 4.5
1995 162 755 32.4 62.6 5.0
2000 175 786 29.7 64.7 5.6
2005 188 479 27.5 66.2 6.3
2010 198 614 24.9 68.4 6.7
2015 207 848 22.5 69.5 8.0
2020 213 863 20.7 69.8 9.5

Lingvoj

La portugala estas oficiala kaj plej parolata lingvo. Malpli oftaj lingvoj estas la hispana lingvo (limaj areoj kaj lernejoj), la germana lingvo, la itala lingvo, la japana, la angla kaj multaj aliaj gepatraj lingvoj.

Religio

Brazilo havas la duan plej grandan kristanan loĝantaron en la mondo post Usono. Ĝi estas ankaŭ la plej popolriĉa katolika lando. La eklezio estis formale apartigita de la ŝtato.

Laŭ la censo de 2010, 65% de la populacio estas katolikoj, 22% estas protestantoj, 2% estas spiritistoj, 3% estas kredantoj je aliaj religioj kaj 8% estas nereligiaj. La proporcio de protestantoj klare pliiĝis en la malfrua dudeka jarcento malprofite de katolikismo. Gravaj protestantaj konfesioj estas pentekosta, evangelia, baptisma, adventisma, luterana kaj reformisma.

Edukado

Proksimume 60-80% de brazilanoj pli ol 15-jaraj estas kleraj. Brazilo havas devigan edukadon por aĝoj 7-12. Bazlernejo daŭras 4-5 jarojn, poste ĝenerala edukado, profesia edukado kaj privataj faklernejoj estas dividitaj en du. La unua grado estas kvarjara mezlernejo kaj la dua grado estas trijara kolegio. Antaŭ 1900, ekzistis neniu universitato en Brazilo; La plej gravaj ekzistantaj universitatoj estas Rio-de-Ĵanejro, fondita en 1920, San-Paŭlo, fondita en 1934, Porto-Alegro, fondita en 1934, Kuritibo, fondita en 1912, Salvador, fondita en 1946, Recife, Bel-Horizonto, fondita en 1946 kaj Braziljo estis fondita en 1960. La plimulto de universitatoj estas publikaj universitatoj, sed ankaŭ estas privataj katolikaj universitatoj en la lando.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. IBGE. 2008 PNAD
  2. http://www.brasil.gov.br/
  3. “IBGE - Projeção da população”. Ibge.gov.br. Prenite la 26-an de aŭgusto, 2019.
  4. Nova granda atlaso pp 96-97
  5. Monda Scio 2: Belizo - Sud-Afriko (1980) p. 68

Eksteraj ligiloj