Drake | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Aubrey Drake Graham | ||||
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1986 (37-jaraĝa) en Toronto, Kanado | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Etno | afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Toronto • Hidden Hills vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Usono vd | ||||
Alma mater | Vaughan Road Academy • Thornhill Secondary School • Forest Hill Collegiate Institute vd | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Keshia Chanté vd | ||||
Infanoj | Adonis Graham vd | ||||
Parencoj | Larry Graham • Teenie Hodges vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Champagne Papi • Drizzy • Young Angel • 6 God vd | ||||
Okupo | repisto • kantisto • kantoverkisto • aktoro • entreprenisto • voĉaktoro • muzikproduktisto • entreprenisto • kolektanto vd | ||||
Aktiva dum | 2001– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aubrey Drake Graham (naskita la 24-an de oktobro 1986) estas kanada artisto, repisto, R& B kantisto kantverkisto kaj aktoro. Li publikigas siajn kantojn sub sia artistnomo Drake, kvankam li ankaŭ estas konata sub sia pseŭdonimo Drizzy .
Li origine iĝis konata pro rolado de la rolulo Jimmy Brooks en la televidserialo Degrassi: The Next Generation.
En junio 2009, Drake subskribis diskokontrakton kun Young Money Entertainment de Lil Wayne . Li publikigis sian unuan studialbumon, Thank Me Later, en 2010 kaj debutis ĉe numero unu sur la Billboard 200. La albumo poste iĝis plateno .
Drake laboris kun pluraj aliaj repartistoj kiel ekzemple Lil Wayne, Young Jeezy, Kanye West, Eminem kaj Jay-Z. Drake gajnis plurajn premiojn, inkluzive de du premioj Juno en 2010 por Best New Artist, Rap Recording of the Year kaj Grammy por Best Rap Album kun sia dua studialbumo Take Care.
Drake naskiĝis en Toronto, Kanado. Lia patro Dennis Graham estas profesia tamburisto de katolika familio de afro-usonana origino. Lia patrino Sandy (née Sher) estas juda kanada edukistino. Lia onklo, la frato de lia patro, estas la kontrabasisto kaj kantisto Larry Graham. Liaj gepatroj divorcis kiam li estis 5, kaj lia patrino kreskigis lin en Toronto .