Duolingo estas senpaga retejo kaj aplikaĵo por lernado de lingvoj. La retejo estis oficiale lanĉita je la 19-a de junio2012. La ĉefa kreanto de paĝo estas Luis von Ahn, kiu ankaŭ estas la fondinto de la firmao reCAPTCHA, kiu estis vendita al Google en 2009.
En januaro 2014 Duolingo havis 25 milionojn da uzantoj, el kiuj la duono aktivis. Ĝis majo 2016 tiu nombro kreskis ĝis 120 milionoj da uzantoj; la nombro de aktivaj uzantoj ne estas tie indikita. En marto 2020, la kursoj en Duolingo por lerni Esperanton havis 2.8 milionon da uzantoj.
Kiel ĝi funkcias
La edukado funkcias tiel, ke ĉiuj uzantoj havas "lingvan arbon" kun "branĉoj", kiuj signifas unuopajn temojn - iam temas pri verboj, iam pri adjektivoj, iam pli pri gramatiko aŭ pri temaj vortoj (ekzemple bestoj aŭ manĝaĵoj).
Ĉiu temo konsistas el diversa kvanto de lecionoj, iam temas pri du lecionoj, iam estas eĉ 10 lecionoj. En ĉiu leciono havas uzanto tri vivojn (komence eĉ kvar) - koretojn. Ĉiu leciono enhavas 20 tasketojn. Se oni faras eraron, oni perdas unu koreton. Se la eraro ne estas tro granda, oni povas ankoraŭ korekti ĝin kaj gajni duonon de koreto.
Por ĉiu sukcesa leciono en ĉiu temo oni gajnas 10 poentojn kaj aldone maksimume 3 bonusajn poentojn, se la uzanto kompletas lecionon sen perdo de koretoj.
Lecionojn eblas ĉiam ajn laŭ bezono ripeti. Eblas ankaŭ elekti, ke vi volas ripeti nur vortojn de unu leciono aŭ nur unu konkretan vorton. Tiam oni ja gajnas nur 2 poentojn. Se oni ja estas pli kuraĝaj, oni povas ripeti plej malmulte konatajn vortojn (tiuj vortoj estas elektataj per Duolingo mem laŭ tio, kiom multe la uzanto konas tiujn vortojn) pli rapide per tempe-limigita leciono kaj tiukaze gajni eĉ 20 poentojn (komence estas 30 sekundoj kaj se oni sukcesas, oni gajnas pli da tempo por respondi).
Laŭ kvanto de gajnitaj poentoj ĉiu uzanto estas en certa nivelo kaj tiel oni povas pli facile kompari progreson de aliaj uzantoj.
Strukturo de lecionoj
En ĉiu leciono povas aperi jenaj ekzercoj:
Skribado de aŭskultita vorto/frazo
Tradukado de vorto/frazo
Elparolo de skribita vorto/frazo
Elektado de korekta mankanta vorto
Lernado de nova vorto laŭ bildo aŭ laŭ indiko en teksto por traduki
Elektado de korekta traduko
Aliaj lingvoj
En oktobro 2013 estis lanĉita "lingva inkubatoro", per kiu oni povas krei novajn lingvajn kursojn.
Komparado kun aliaj uzantoj
Duolingo ofertas eblecon "sekvi" aliajn uzantojn kaj vidi ilian progreson, kiom da poentoj oni jam havas, kiom da vortoj oni jam konas.
Novigoj
De tempo al tempo kreantoj de Duolingo prezentas iun novigon - en decembro 2013 oni prezentis tri novajn branĉojn - tiuj ne estas devigaj, sed ofertas lerni idiomojn.
Tradukservo
Duolingo kunlaboras kun multaj kompanioj, kiuj bezonas tradukojn kaj pagas por ili. Uzantoj de Duolingo poste proponas kaj revizias tradukojn. Origine la tradukado estis deviga parto de preskaŭ ĉiu "branĉo", sed nuntempe tio jam ne plu estas necesa kaj do tiuj, kiuj volas nur lerni lingvon, ne bezonas iri tra tiu ĉi parto.
Esperanto
Kurso por anglalingvanoj
Ekde novembro 2014 estis kreata Esperanto-versio (por anglaparolantoj), kies beta-versio publikiĝis la 28-an de majo 2015. La 21-an de aŭgusto 2015 registriĝis ĉe la Esperanto-kurso la 100 000-a kursano, en aŭgusto 2016 jam la 485 000-a. En marto 2017 estis registritaj pli ol 600 000 kursanoj.
La iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis en 2012, ke homoj petadas Esperanto-kurson. Kiam poste en marto kaj majo 2014 estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, Esperanto ricevis unue la duan, poste la unuan lokon de dezirataj lingvoj. Do Duolingo decidis la aldonon de Esperanto kaj en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto. Tiu kurso estis taksita kiel turno-punkto por la Esperanto-movado. En marto 2020, la kurso havis 1.6 milionon da uzantoj.
Kurso por hispanalingvanoj
La 26-an de oktobro 2016 aperis kroma kurso Esperanto por hispanlingvanoj (beta versio). Ĝi estas havebla oficiale en normala versio ekde junio 2017. En marto 2020, la kurso havis 781 mil uzantojn.
Kurso por portugalalingvanoj
La kurso de Esperanto por portugallingvanoj aperis en beta-fazo en la 14-a de majo 2018. En marto 2020, la kurso havis 376 mil uzantojn.
Kurso por franclingvanoj
La kurso de Esperanto por franclingvanoj aperis en beta-fazo la 14-an de julio 2020.
Estontaj kursoj
La kurso por ĉinlingvanoj estas anoncita por la 22-a de septembro 2020.
Estas planitaj ankaŭ kursoj por ruslingvanoj, por germanlingvanoj, ktp.
Kursoj por parolantoj de la angla.
Lanĉodato por la unuaj lingvoj (hispana, franca, germana) estas la fina versio (post "privata" beta-versio; ĉe postaj lingvoj por la beta-versio).
Lingvo
Lanĉo
Fonto
Nombro lernantoj ('15-06-01)
Nombro lernantoj ('15-07-02)
Nombro lernantoj ('15-09-30)
Nombro lernantoj ('16-02-08)
Nombro lernantoj ('16-05-28)
Kresko dum 1 monato (31 tagoj)
Kresko dum 4 monatoj (121 tagoj)
Kresko dum 8 monatoj (~252 tagoj)
Kresko dum 12 monatoj (~362 tagoj)
hispana
2012-06-19
33 500 000
35 400 000
40 800 000
50 400 000
58 300 000
1 900 000
7 300 000
16 900 000
24 800 000
franca
2012-06-19
20 600 000
21 800 000
24 900 000
30 400 000
34 000 000
1 200 000
4 300 000
9 800 000
13 400 000
germana
2012-06-19
13 200 000
14 000 000
16 000 000
19 400 000
22 100 000
800 000
2 800 000
6 200 000
8 900 000
portugala
2012-10-30
3 910 000
4 100 000
4 610 000
5 390 000
6 080 000
190 000
700 000
1 480 000
2 170 000
itala
2012-12-18
8 450 000
8 940 000
10 100 000
12 100 000
13 900 000
490 000
1 650 000
3 650 000
5 450 000
nederlanda
2014-07-16
838 000
944 000
1 230 000
1 690 000
2 080 000
106 000
392 000
852 000
1 242 000
sveda
2014-11-25
597 000
709 000
1 000 000
1 490 000
1 890 000
112 000
403 000
893 000
1 293 000
irlanda
2014-11-25
742 000
808 000
1 040 000
1 420 000
1 740 000
66 000
298 000
678 000
998 000
dana
2014-11-25
395 000
446 000
596 000
832 000
1 030 000
51 000
201 000
437 000
635 000
turka
2015-03-24
132 000
214 000
475 000
896 000
1 230 000
82 000
343 000
764 000
1 098 000
ukraina
2015-05-21
13 400
27 100
134 000
288 000
373 000
13 700
120 600
274 600
359 600
norvega
2015-05-23
17 700
47 300
199 000
456 000
667 000
29 600
181 300
438 300
649 300
Esperanto
2015-05-28
12 300
42 200
144 000
289 000
403 000
29 900
131 700
276 700
390 700
rusa
2015-11-02
594 000
1 330 000
(3,5 mon.: 736 000)
pola
2015-12-10
147 000
366 000
(3,5 mon.: 219 000)
kimra
2016-01-26
17 200
134 000
(3,5 mon.: 117 800)
Sumoj
82 407 400
87 477 600
101 228 000
125 809 200
145 623 000
5 070 200
18 720 600
43 401 800
(12 mon.: 61 385 600)
Procentaĵo de EO
0.015%
0.048%
0.14 %
0.23%
0.28%
0.59 %
0.70 %
0,63 %
La tabelo montras en la kolumnoj kresko, ke Esperanto progresas per simila ritmo kiel la ukraina, duone tiel rapide kiel la norvega kaj la dana kaj per triona rapideco de la sveda, nederlanda, turka kaj irlanda. Longavide Esperanto eble stabiliĝos ĉe duona procento de ĉiuj fremdlingvo-lernantoj ekde la angla lingvo.
Laŭ informoj ĉe "Duolingo incubator", en aŭgusto 2017 estis 977mil aliĝintoj al la kurso "Esperanto por angloparolantoj" kaj 186mil al la kurso "Esperanto por hispanparolantoj", do sume pli ol 1 miliono da eklernintoj de Esperanto.
↑Goodling, Emily. Stanford students explore the vitality of the modern Esperanto movement (angle). Stanford News. Stanford University (2017-03-30). Arkivita el la originalo je 2017-03-31. Alirita 2017-03-31. “For instance, Duolingo, a popular language-learning mobile application, added Esperanto to its catalog of languages in 2015 and has since mushroomed to more than 600,000 active users.”.