Ekonomio de Germanio

Frankfurto ĉe Majno, financa ĉefurbo de Germanio.
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Germanio, 2019

La ekonomio de Germanio estas la kvara ekonomio plej forta de la mondo post tiuj de Usono, Ĉinio kaj Japanio kaj la kvina laŭ la MEP. La lando estas konsiderata la ekonomia motoro de la Eŭropa Unio (EU). En 2014, Germanio registris la plej grandan komercan pluson en la mondo pro 285 mil milionoj da dolaroj, pro kio ĝi estas la plej granda eksportanto de kapitalo tutmonde. Germanio estas la tria plej granda eksportanto de la mondo per 1 511 000 milionoj da dolaroj eksportitaj en 2014. La eksportoj estas la 41% de la enlanda produktado. La sektoro servo kontribuas per ĉirkaŭ 70 % de la totalo de la MEP, la industrio 29,1%, kaj la agrikulturo 0,9%. La ĉefaj varoj eksportitaj el Germanio estas vehikloj, maŝinaro, kemiaĵoj, elektronikaj produktoj, farmaciaj produktoj, transporta ekipaĵaro, bazaj metaloj, nutroproduktoj, kaŭĉuko kaj plasto.

La soci-ekonomia politiko de Germanio estas bazita sur la koncepto de sociala merkatekonomio.

La skarabforma Volkswagen estis ikono de la ekonomia rekonstruado de Okcidenta Germanio.

La 99% de ĉiuj el la germanaj entreprenoj apartenas al la nomitaj Mittelstand, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de familia propreco. El 500 entreprenoj kiuj aperas en borso plej grandaj de la mondo, 50 havas sian sidejon en Germanio. Laŭ kapitaligo de merkato, 20 entreprenoj kun sidejo en Germanio estas en la Fortune Global 500 kiel Volkswagen, Allianz, Daimler, BMW, Siemens, BASF, Münchener Rück, E.ON, Bayer, kaj RWE.

Germanio estas la plej granda produktanto de lignito en la mondo. Germanio estas riĉa ankaŭ pri ligno, fero, mineraloj da kalio, salo, uranio, nikelo, kupro kaj natura gaso. La energio en Germanio estas akirita ĉefe el la fosiliaj brulaĵoj, sekvite de la atomenergio, kaj de la renovigeblaj energioj kiel la biomaso (ligno kaj biobrulaĵoj), el vento, el akvo kaj el suno energioj. Germanio estas la unua industriigita lando plej grava de la mondo, kiu krome engaĝiĝis al la renovigebla energia transiro nomita Energiewende. Germanio estas la ĉefa produktanto de ventoturbinoj kaj de teknologio de sunenergio en la mondo. Pli ol 1,5 milionoj da energigeneraj stacioj estis instalitaj en Germanio dum la lastaj 25 jaroj. La renovigeblaj energioj produktas en la aktualo pli ol 27% de la totala elektro konsumata en Germanio.

Germanio estas la plej grava loko por la komercaj foiroj de la mondo. Ĉirkaŭ du trionoj de la fojroj plej gravaj de la mondo okazas en Germanio. La plej grandaj ĉiujaraj foiroj kaj internaciaj kongresoj okazas en diversaj germanaj urboj, kiel Hanovero, Munkeno, Frankfurto kaj Berlino.

Germanio estas la nura lando inter la kvin ĉefaj eksportantoj de armiloj kiu ne estas konstanta membro de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.