Ephraim Salomon Unger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1789 en Coswig |
Morto | 1-an de novembro 1870 (81-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Erfurto |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • profesoro |
Ephraim Salomon UNGER (naskiĝinta la 9-an de marto 1789 en Coswig, mortinta la 1-an de novembro 1870 en Erfurto) estis grava matematikisto kaj profesoro universitata. La de li fondita Ungera Lernejo en Erfurto estis antaŭula instituto de la naturscienca gimnazio de Erfurto (poste:Heinrich-Mann-gimnazio).
La junajn jarojn li pasigis en Coswig en pia juda familio. Fare de la patro (kiu devenis el Bratislavo) li ricevis la unuajn enkondukojn en la Biblion, rekte en la originala, la hebrea lingvo. Li frekventis la publikan lernejon de Coswig kaj privatajn aldonajn kursojn ĉe ties estro.
Estante 13-jaraĝa li iris Berlinon al la Jüdische Freischule, kiun fondis Isaak Daniel Itzig kaj estris Lazarus Bendavid. Pro neebleco de la gepatroj financi lian restadon en la ĉefurbo li mem gajnis monon donante privatajn horojn en la lingvoj hebrea, franca kaj latina.
Kiam li trafis kelkajn matematikajn indikojn en Talmudo kaj Miŝno li ekinteresiĝis pri matematiko. Post la franca okupado de Berlino en aŭtuno 1806 li foriris Erfurton, kien estis transloĝiĝinta la patro jam en 1805. Tie li sukcese pasis la ekzamenon pri alirpermeso universitata kaj ekstudentis en la 29-a de aŭgusto 1807. Li frekventis prelegojn pri filozofio ĉe Johann Christian Lossius, pri historio ĉe Jakob Dominikus, pri naturaj sciencoj ĉe Johann Jakob Bernhardi, Johann Bartholomäus Trommsdorff, Bucholz kaj Joseph Hamilton kiel ankaŭ pri matematiko ĉe A. F. C. Reichard kaj Johann Blasius Siegling.
Pro bonegaj notoj li ricevis en la jaro 1808-a stipendion de la bernburga duko. Lia aparta atentiĝo estis pri la filozofio de Immanuel Kant kaj pri la matematikaj fakverkoj de Leonhard Euler. Li ankaŭ konatiĝis kun la mekaniko de Joseph-Louis Lagrange, kun la optiko de Robert Smith kaj kun la astronomio de Johann Elert Bode. Aldonitis poste la studado de la verkoj de Jean-Baptiste Meusnier de la Place kaj Carl Friedrich Gauß. En 1810 li promociiĝis per disertacio pri la nasko de trigonometriaj funkcioj.
Dum la vintra semestro 1810/11 li faris sian unuan matematikan prelegon ĉe la Universitato de Erfurto - kaj sekve kontinue ĝis ties nuligo en la 14-a de novembro 1816. Ekster tio li prelegis ankaŭ pri filozofiaĵoj kaj transprenis post la morto de Lossius ties oficon fari paroldojn instruajn pri logiko. La prelegoj sciencaj faritis ankaŭ en neuniversitata ĉirkaŭaĵo, ĝis 1826, ĉiam dumvintre. La aŭskultantaro komence konsistis el oficiroj de la franca garnizono, poste el membroj de la topografia buroo. Oficiroj de la erfurtaj regimentoj prepariĝis de li al la frekvento de la milita lernejo, laŭ instigo de la generalleŭtenanto Friedrich Wilhelm von Jagow. Lia trejnado kiel instruisto komenciĝis jam en 1811, kiam li ekinstruis en erfurta lernejo (sub la estrado de Weingärtner). Tie li restis ĝis la nuligo de tiu edukejo en 1821: li estis ĉi tie adaptiginta al si specialan kaj modernan metodon bone instrui, kiun li daŭrigis ankaŭ alie.
Kune kun la frato David Unger (reĝa ĉefkonstruisto kaj kortega agento) li malfermis en marto 1820 matematikan privatan mezlernejon (Futter-strato nr. 5), kies lernantaro nombre baldaŭ kreskis kaj kiun volonte frekventis ankaŭ edukotoj eksterlandanaj. En 1834 estis tiu lernejo oficiale ŝanĝita en Natursciencan mezlernejon por "favorigi talentitajn homojn kiuj ne povas aŭ ne volas frekventi universitaton. Ĝi donu al ĉiuj dezirantaj labori i.a. en la sektoroj de minejo, forstado, impostoprenado, poŝta trafiko, agrikulturo la necesajn konojn por bona plenumado de la profesiaj taskoj". Ja estis jam lernejoj (laŭ la ideo de August Hermann Francke), kies fokuso estis sur la lernigo de t.n. realaĵoj (ekz. de historio kaj geografio) - ne klasikaj lingvoj; tamen malfermo de eksplicite naturscienca-matematika mezlernejo restis la merito de Unger. Al ties plej konataj disĉiploj nombriĝas la entreprenisto John August Roebling, kiu konstruiis la Brooklyn-ponton en Novjorko.
La rapida ekfloro de la lernejo baldaŭ ĉesis pro la estiĝo de similaj lernejoj en la najbaraj urboj Nordhausen, Gotha, Saalfeld, Meiningen, Eisenach), ĉar la ungera lernejo ne ricevis de iu flanko financan subtenon! Dum pasko 1844 venis la fino de la lernejo kaj nun la urbo mem devis tuj fondi similan lernejon kun akcentoj metitaj sur realaĵoj. Lernantoj kaj instruistoj transiris al provizora urba instituto, sed ne Unger mem. Pro lia juda deveno neeblis dungiĝi kiel lernejestro kaj tiel li per kontrakto faris unue nur helpa instruisto por la superaj klasoj antaŭ definitiva dungo en 1848. Unu jaron poste li nomumitis profesoro.
Krom la ĉiam kreskanta praktika agado li publikigis plurajn verkojn pri la instruado de matematiko kaj pri aliaj branĉoj en konekso kun malsupera kaj supera matematikoj. Ekster tio li skizis planon por la Asekura kompanio pri vivo kaj fajrodamaĝo en Gotha, ĉar li simpatiis kun la tie praktikita reciproka egalrajteco. Konatas ankaŭ manlibro pri ŝtata monpruntaĵo per loterio (Handbuch der Staatslotterieanleihen, 1841) kaj li okupiĝis pri la instalo de funebraj kasoj (Belehrungen über Begräbnißkassenvereine, 1854). Finfine li prilaboris por la verko Ehrentempel la biografiojn de Leibniz kaj Kant.
En la 20-a de septembro 1860 li festis lian ekdocentiĝon ĉe la altlernejo erfurta. En 1861 li solene pensiiĝis. Naŭ jarojn poste li mortis kaj porĉiamigitis en oleopentraĵo de E. von Hagen, farita por la aŭlo de la Naturscienca gimnazio.