En la mondo ekzistas pluraj manieroj prononci Latinon. La esperanta maniero estas tiu tradicia en la centra kaj orienta Eŭropo (ĝi estis hejma ankaŭ en la mezepokaj Francio kaj Hispanio ĝis proksimume 11ª jc, post kiam ce , ci ktp reduktiĝis al la nunaj francaj , , kiujn la Normana konkero heredigis al la anglalingvanoj).
La konsisto de la latina alfabeto variis en diversaj epokoj. Ĉi tie estas prezentita transskribo por la plej malambigua formo novlatina, kiu malkonfuzas g≠c, j≠i, v≠u. La reguloj de tia malambiguigo estas ekster la temo de ĉi tiu artikolo.
Lat. | Eo | Ekzemploj | Vd ankaŭ |
---|---|---|---|
A a | a | Afriko ← Africa | æ (ae), au |
B b | b | Babilono ← Babylon | |
C c | c | antaŭ æ, e, i, œ, y: Cezaro ← Cæsar, centurio ← centuria, Cincinato ← Cincinatus, ciniko ← cynicus | |
k | en la ceteraj okazoj krom en ch: Koloseo ← Colosseum, Kredo ← credo | ch (Gajo??) | |
D d | d | Domiciano ← Domitianus | |
E e | e | etrusko ← etruscus | eu |
F f | f | Februaro* | |
G g | g | Germaniko, Grakĥo | ngu+vokalo |
H h | h | HanibaloZ, HoracioZ | |
I i | i | Italio ← Italia | ia, io, iu |
J j | j | Julio* ← Julius | |
K k | k | KartagoZ ← Kartago, Cartago | |
L l | l | lingvo latina ← lingua latina | |
M m | m | MarkoZ ← Marcus | |
N n | n | Numo ← Numa | |
O o | o | Ovidio ← Ovidius | œ |
P p | p | PompejoZ ← Pompeji | ph |
Q q | k | - | qu |
R r | r | RomoZ ← Roma | rh |
S s | z | intervokale: Azio ← Asia, Cezaro ← Cæsar | |
s | en la ceteraj okazoj: Seneko, Aŭgusto | ss, sue- | |
T t | t | Tacito | th, -tia |
U u | u | Umbrio ← Umbria | v |
V v | v | Vergilio ← Vergilius | u |
X x | ks | Maksimo ← Maximus | |
kz | ex-: ekzemplo ← exemplum; ekzisti ← existere | ||
Y y | i | Satirikono ← Satyricon | |
Z z | z | Zoroastro ← Zoroastres |
La eksdiftongoj æ, œ (skribe la ligaturoj de a+e, o+e) tre frue reduktiĝis al la simpla , kaj tial ili esperantiĝas per e:
Æmilius → EmilioZ, Cæsar → Cezaro, Phœbus → FeboZ.
En multaj tekstoj oni presas la eksdiftongojn dise: ae, oe; kaj por indiki disan prononcon oni uzas tremaon:
aër (aero), poëta(poeto), Boëthius (Boecio).
En Esperanto tia tremao estas malnecesa.
Transskribo de la literoj donas nur partan esperantigon. Por plena asimilo oni krome forprenas la latinan finaĵon, kaj anstataŭigas ĝin per la esperantaj: Num/a→Num/o, Marc/us→Mark/o, Pompej/i→Pompej/o ktp.
Tamen iam preferindas konservi la finaĵon nominativan — precipe por eviti konfuzon kun vorto alisenca (ekz-e tribun/us→tribunus/o, por eviti konfuzon kun tribun/o), Ven/us→Venus/o; aŭ por pli facila rekoneblo ktp. Oni povas heziti, ĉu preferindas la esperantigo Antium→Antiumo (evidentas, ke temas pri la urbo en ties antikva epoko), aŭ Antium→Ancio (kio sonas egale al la moderna itala Anzio — la latinida evoluo donas ekzakte la saman fonetikan rezulton, kiel la delatina esperantigo). Oni ja uzas unu saman nomon Romo kaj por la periodo antikva, kaj por la moderna.
La vortara formo de la latinaj substantivoj estas nominativo ununombra. Tamen ĉe multaj vortoj tiu formo estas «difekta», en ĝi mankas la lasta silabo kiun konservas aliaj kazoj (kaj interalie la genitivo, tradicie indikata en la vortaroj). Ekz-e
Tradicie en tiaj okazoj oni preferas la plenan vortobazon: Katono, Cicerono, Junono, Nerono (samkiel en la vortoj komunlingvaj: dos, dot/is → dot/o; caro, carn/is → karn/o; lep/us, lepor/is → lepor/o; histro, histrion/is → histrion/o). Aliflanke, kvankam Zamenhofo laŭregule skribis Venero (kaj veneraj malsanoj — kp la 15-an regulon pri unuecigo de la radikoj), tamen la nuntempa lingvouzo kaj la PIV-oj preferas la formon Venuso.
Grava escepto estas la «asigmataj» substantivoj je -tia kaj -in, ekz-e
Por ili oni preferas la vortobazon nominativan.
Cetere, iam la genitiva vortobazo estas malpli longa ol la nominativa — kaj tamen pli oportuna por Esperanto. Tia estas la ofta alnomo (latine cognomen) Afer (afrikdevena):
Tiel por ekz-e Domitius Afer anstataŭ la ĝena «Domicio Afero» eblas laŭregule (ĉar pergenitive) esperantigi «Domicio Afro» (samkiel en la itala: it:Gneo Domizio Afro).