Etruskoj | |
---|---|
civilizacio • historia etno • kulturo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
etruska lingvo | |
Religio | |
etruska religio | |
| |
La Etruskoj (etruske Rasena aŭ Rasna, latine Etrusci aŭ Tusci, helene Tyrrhenoi) estis antikva popolo de Italio. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de rivero Tibero, en nunaj Toskanio, Umbrio kaj norda Latio; estis tamen etruskoj ankaŭ pli norde (en la nuna Emilio) kaj pli sude (en la nuna Kampanio).
Ilia lingvo tute malsimilas la aliajn konatajn lingvojn de la antikvaj mediteraneaj landoj.
Ekzistas pluraj hipotezoj pri la origino de la Etruskoj, kiuj apartenas ĉefe al tri fadenoj:
La plej antikva subtenanto de la unua teorio estas Herodoto, kiu asertis ke la etruskoj migris al Italio el Lidio en la 12-a jarcento a.K. pro ega malabundo. Multaj antikvaj historiistoj kunsentis kun Herodoto, sed Helaniko el Lesbo, vivinta en la sama jarcento kiel Herodoto, asertis ke la Etruskoj estis parto de la Pelasgoj, kiuj fuĝis el Grekio en plurajn mediteraneajn landojn; la Pelasgoj alvenintaj en Kalabrion poste translokiĝis norden kaj kreis la Etruskan kulturon.
La hipotezon subtenas ankaŭ kelkaj modernaj fakuloj pri la etruska lingvo, ekzemple Robert Beekes. Pluraj rimarkas la similecon inter la lingvo de la insulo Lemnos, en la Egea maro, kaj la etruska.
Ankaŭ fakuloj pri genetiko trovis ligilojn inter la DNA de homoj loĝantaj en la nuntempa okcidenta Turkio kaj tiuj loĝantaj en Tuskanio.
Tamen ne ĉiuj fakuloj pri lingvoj kaj pri genetiko kunsentas.
Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de la lokaj prahistoriaj popoloj (plej verŝajne de la Villanova kulturo).
Jam Dionizio el Alikarnasso (1-a jarcento a.K.) asertis kontraŭ Herodoto ke nenio estas simila inter la Etruskoj kaj la Lidianoj, kaj Etruskoj estas tre antikva popolo de la itala duoninsulo.
Aliaj fakuloj opinias ke Etruskoj estis postrestaĵo de la popolo loĝanta en Italio antaŭ la hindoeŭropeaj invadoj (eble simile al baskoj) aŭ ke la etruska kulturo ekestis pro la miksaĵo de tiu popolo kun la invadantoj.
Ekzistas ankaŭ hipotezo, laŭ kiu la etruskoj alvenis trans la Alpoj.
La etruska civilizacio floris ekde la 8-a jarcento a.K. kaj ekdekadencis je la tempo de la romia konkero (komencinte en la suda urbo Veii (Vejo) (396 a.K.).
Etruskujo ne havis centran registaron, sed estis konfederacio de duon-sendependaj urboj: Tarĥna (latine Tarquinia), Klevsin (lat. Clausium), Kurtun (lat. Cortona), Vatlna (lat. Vetulonia), Velθri (lat. Volaterrae), Velĥ (lat. Vulci), Φuφluna (lat. Populonia), ktp. Eĉ Ruma (Romo) estis duonetruska urbo.
La riĉeco de la etruskoj baziĝis sur la ferminoj, kiuj abundis en la regiono. En la arto, kvankam ege heleniĝinta, estas rekonebla spirito kaj energio malfacile troveblaj en la helena serĉado de precizeco.
En Romio estis gentoj taksataj etruskidaj, kaj la etruskaj divenistoj kaj pastroj gravis en la religia vivado.