Flago de Grekio | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Grekio |
Kromnomo | "I Galanolefki" (La Blua kaj Blanka) |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 2:3 |
Oficialigo | 22-a de decembro 1978 |
La nacia flago de Grekio konsistas el naŭ samlongaj horizontalaj strioj el blua kaj blanka koloroj, kies supera strio estas blua. En la supra parto plej proksime de la hisflanko troviĝas blua kvadrato kun blanka kruco kiu estas simbolo de la Greka Ortodoksa Eklezio. La proporcio de la flago estas 2:3.
La naŭ strioj reprezentas la kvanton da silaboj de la frazo "Έλευθερία ή Θάνατος" (E-lef-the-rì-a i Thà-na-tos) kiu signifas “libereco aŭ morto”, kiu estas la nacia devizo.
La blua kaj blanka koloroj havas multajn interpretojn: la maro kaj la marondoj, ĉielo kaj nuboj kaj ankaŭ la tradiciaj koloroj de la grekaj vestaĵoj.
|