Flugkompania nabo, angle airline hub ( "aerlinia nabo"), en la lingvaĵo de aviado estas flughaveno, kiun unu aŭ pluraj flugkompanioj uzas kiel alven- kaj forirloko de aparte multaj flugoj, tiel ke flugvojaĝantoj aparte ofte tie transiras de unu al dua flugo kaj se oni pentras la unuopajn flugliniojn sur mapo, aspektas ke la flughaveno elektita kiel flugkompania nabo estus kvazaŭ centro de stelo aŭ - kiel indikas la nomo - nabo de rado. Multaj flugkompaniaj naboj estas aparte grandaj flughavenoj, sed laŭ la difino iu ajn flughaveno povas elektiĝi kaj la grandeco de ĝi ne rilatas al tiu funkcio.
Flughavenoj, kiun specifa flugkompanio uzas kiel flugkompania nabo, ofte samtempe estas "hejma flughaveno" de tiu kompanio, en kiu situas ties centraj oficejoj, aviadilaj riparejoj kaj parkejoj, sed ankaŭ tio ne estas parto de la difino. Principe flugkompanio cetere nur havas unu hejman flughavenon, sed grandaj kompanioj ofte havas pli ol unu flugkompanian nabon.
Flugkompania nabo devas plenumi kvin kriteriojn:
Ĉiu pli granda flugkompanio de la Internacia Aer-Transporta Asocio (IATA) fakte havas almenaŭ unu flugkompanian nabon en sia sistemo de fluglinioj.
Se flughaveno (en la sistemo de fluglinioj de certa flugkompanio) ne plenumas ĉiujn el la supre nomitaj kondiĉoj, ne eblas nomi ĝin "nabo" (de tiu flugkompanio), eĉ se tamen iuj pasaĝeroj tie transiras de unu al sekva flugo.
Paralele al la pasaĝera transporto en aviado, ankaŭ ekzistas apartaj kargotransportaj flugkompaniaj naboj.
Flugkompaniaj naboj aparte gravas en areaj ŝtatoj kun multaj enlandaj flugoj - ekzemple Usono. Ekzemple en la du plej grandaj flughavenoj tutmonde, la flughaveno Atlanta kaj Flughaveno O'Hare en Ĉikago, internaciaj flugoj nur ampleksas 10 ĝis 15 procentaĵojn de la sumaj flugoj - ili do aparte servas kiel naciaj naboj. Internacie multe pli gravaj naboj de usonaj flugkompanioj estas sume pli malgrandaj flughavenoj kiel la flughaveno "John F. Kennedy" en Novjorko, en kiu pasaĝeroj de internaciaj flugoj ampleksas 48 procentaĵojn de ĉiuj transportatoj.