Franz Vranitzky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Franz Vranitzky | |||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1937 (86-jaraĝa) en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Ekonomik-Universitato de Vieno vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • basketbalisto • ekonomikisto • bankisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Franz VRANITZKY (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1937) estas aŭstra politikisto.
La diplomita komercisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio deĵoris de 1961-69 en la Nacia Banko de Aŭstrio. Inter 1970-76 li konsiladis al ministro pri financoj kaj fariĝis poste vicdirektoro ĝenerala de Creditanstalt-Bankverein (ĝis 1981). Inter 1981-84 li estis ĝenerala direktoro kaj estro de la direktorio de Länderbank, inter 1984-86 ministro pri financoj.
En 1986 li iĝis kanceliero de koalicio inter SPÖ kaj FPÖ, kiun lastan anstataŭis la ÖVP en 1987. En 1988 li iĝis nacia partiestro de SPÖ. Ambaŭ oficojn transprenis de li en 1997 Viktor Klima. La saman jaron li ekdeĵoris kiel speciala komisiito de Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por Albanujo.
Pro liaj meritoj koncerne la aliĝo de Aŭstrio al Eŭropa Unio li ricevis en 1995 la Karolan Premion.