Franĉkonteo | |||
regiono | |||
Crêt Pela
| |||
|
|||
Ŝtato | Francio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo (ekde 2016) | ||
Departementoj | 4
| ||
Najbaras kun | 5
| ||
Gravaj urboj | 4
| ||
Rivero | Doubs | ||
Prefektejo | Besançon | ||
Areo | 16 202 km² (1 620 200 ha) | ||
Loĝantaro | 1 173 440 (2011) | ||
Denseco | 72,43 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Franĉkonteo en Francio
| |||
Vikimedia Komunejo: Franche-Comté | |||
Franĉkonteo (france Franche-Comté, frãŝ kõte' estis regiono el orienta Francio apud Svisio. Ĝi konsistas el la kvar departementoj Doubs, Jura, Haute-Saône, Territoire de Belfort.
Kun surfaco je 16 202 km2, la regiono konsistigas preskaŭ 3 % de la franca teritorio.
La ĉefurbo de la regiono estas Besançon sed la ekonomia poluso estas Belfort-Montbéliard. Inter la aliaj urboj menciindas Dole, Belfort, Montbéliard, Vesoul kaj Lons-le-Saunier. ISO-kodo de la regiono estas FR-I.
La 1-an de januaro 2016 pro teritoria reformo de Francaj Regionoj Burgonjo kaj Franĉkonteo kunfandiĝis al Burgonjo-Franĉkonteo.