Nordo-Kaleza Markolo | ||||
---|---|---|---|---|
administra regiono | ||||
regiono de Francio | ||||
Lando | Francio | |||
Ĉefurbo | Lillo | |||
- koordinatoj | 50° N, 3° O (mapo)50.4666666666672.7166666666667Koordinatoj: 50° N, 3° O (mapo) | |||
Areo | 12 414 km² (1 241 400 ha) | |||
Loĝantaro | 4 060 741 (2013) | |||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 | |||
ISO 3166-2 | FR-O | |||
|
||||
Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Vikimedia Komunejo: Nord-Pas-de-Calais | ||||
Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais ) estas regiono de Francio plej norde situanta, apud Belgio kaj Britio. Ĝi estas parto de la nova regiono Hauts-de-France (lauvorte "Vertoj-de-Francio", t. e. la plej norda parto de Francio).
Ĝi konsistas el du departementoj:
Ĉefaj urboj de la regiono estas: Lille (Lillo) (ĉefurbo), Valenciennes (Valencieno), Arras, Calais (Kalezo), Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-ĉe-Maro) kaj Dunkerque (Dunkirko). ISO-kodo de la regiono estas FR-O.
En la departemento Nord estas 652 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 43 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nordo estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiu kun subprefektejo.
En la departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo) estas la sekvaj ses arondismentoj:
Esperanto-movado: La regionon kovras la Nordfrancia Esperanto-Federacio (Nordo-Kaleza Markolo kaj Pikardio).