La du filoj de juristo studis juron en Marburg, laboris kiel bibliotekistoj en Kassel kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. En la jaro 1837 ili perdis siajn postenojn, ĉar ili apartenis al la grupo Göttinger Sieben, kiu protestis kontraŭ la reganto. Poste ambaŭ iris al Berlino.
Kvankam la fratoj multon entreprenis kune, ili ankaŭ havis apartajn laborkampojn. Jakob Grimm ege aktive agadis kiel sciencisto, publikigis ekzemple en 1819 unuafoje sian traktaton pri la germana gramatiko (Deutsche Grammatik) kaj en 1835 sian verkon pri germana mitologio (Deutsche Mythologie). Li ankaŭ formulis la leĝon de Grimm pri la germana sonsistemo. Wilhelm Grimm faris la precipan laboron pri la kolektado kaj kompilado de fabeloj, kiuj unuafoje eldoniĝis en du volumoj (Kinder- und Hausmärchen, 1812-1815). La plej ampleksa komuna verko estis la Germana Vortaro (Das deutsche Wörterbuch, 1854-1862), de kiu ili mem nur finis la volumojn de A ĝis F.
Du fabeloj de fratoj Grimm / esperantigis A. Degen. - Köln: Heroldo de Esperanto, . - 24 p. - (Esperanto-Junula Biblioteko ; 1)
Elektitaj fabeloj / Trad. el la germana Kabe. - - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1981. - 190 p.
Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. - Berlin: Möller & Borel, . - 199 p.
Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm / trad. el la germana lingvo Kabe. - Repr. de la eld. Berlin 1906. - Saarbrücken: Iltis, 1985. - 199 p. - (Jubilea Eldon-Serio 2, Beletro Tradukita ; 10)
La leporo kaj la erinaco / Fratoj Grimm. - En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p. 34 - 36
Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr. de A. Langeberg. - 2. eld. - Amsterdam: Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, . - 94 p. : ilustr.
Neĝulino : kaj aliaj fabeloj / Trad. el la germana lingvo Kabe. Ilustr. de A. Langeberg. - 3. eld. - Beauville: SAT-Broŝurservo, 1999. - 94 p. : ilustr.
Ruĝĉapeto / de Grimm kaj E. Heltai. Esp. trad. R. Räuber kaj K. Bodé. Kun ĉina trad. de Sro Talento. - : La Verda Librejo, . - 31 p.
Tablo "Kovru vin", Orazeno kaj Bastono el sako / . - . - 58 p.
Tri oraj haroj de l' diablo / Trad. el la germana lingvo Kabe. La enkondukon aldonis Walerian Włodarczyk. - Krakovo: Pola Esperanto-Asocio, 1964. - 39 p. : ilustr. - (Mia Libreto ; 2)
La urbaj muzikistoj de Bremen / rerakonto de H. J. Grimm. Laŭ la fabelo de l' fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm. - . -
p. -(Instigo al la Elekto, Traduko, Kolektado, Interŝanĝado, Disvastigado de Leg-Provaĵoj el la Valoraj Verkoj de l' Monda Literaturo ; 1)