Friedensreich Hundertwasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friedrich Stowasser |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1928 en Vieno |
Morto | 19-an de februaro 2000 (71-jaraĝa) en Queen Elizabeth 2 |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Nov-Zelando |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • arkitekto • poŝtmarkdesegnisto • desegnisto • mediprotektulo • ekologo • grafikartisto |
Verkoj | Waldspirale Hundertwasserhaus |
TTT | |
Retejo | http://www.hundertwasser.at/ |
Friedensreich HUNDERTWASSER (naskiĝis la 15-an de decembro 1928 en Vieno, Aŭstrio; mortis la 19-an de februaro 2000 sur la ŝipo Queen Elizabeth 2 sur la Pacifiko), estis aŭstra artisto, pentristo kaj arkitekto. Li estis disĉiplo de Albert Paris Gütersloh.
Hundertwasser origine nomiĝis Friedrich Stowasser. Ĉar li deziris, ke lia nomo signifu ion, li en 1949 elektis sian pseŭdonimon:
Hundertwasser malŝatis la modernan tendencon desegni ĉion per rektaj linioj kaj ortaj anguloj; li konsideris la rektan linion "tiranaĵo". Tial li desegnis ekzemple domojn, kiuj havas rondajn murojn kaj arkaĵojn aŭ kies fenestroj situas en la sama etaĝo je malsama alto. En pluraj urboj troviĝas t.n. Hundertwasser-domoj, interalie en lia naskiĝurbo Vieno. Lia ideo pri domo estis, ke ĝi aspektu, kvazaŭ la tera surfaco estu tuko kun tranĉo, unu el kies randoj oni levis.
Hundertwasser estis praido de Joseph Maria Stowasser, kiu kompilis tre konatan latinan-germanan vortaron. Hundertwasser desegnis kovrilon por tiu vortaro, kun kiu aperis eldono de 1994.