Garden Grove | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | Kantono Orange | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 171 949 (2020) | ||||
Loĝdenso | 3 693 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 47′ N, 117° 58′ U (mapo)33.778889-117.960278Koordinatoj: 33° 47′ N, 117° 58′ U (mapo) | ||||
Alto | 27 m | ||||
Areo | 46,55 km² | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Garden Grove, California | |||||
Garden Grove (kiu signifas Esperante "Ĝardena Bosko") estas urbo en Usono, en la subŝtato Kalifornio, en la Kantono Orange. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 171 949 loĝantoj sur areo de 46,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 693 loĝantoj/km².
Esperantisto J. Tilman Williams estis la urbestro.
Garden Grove situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato Kalifornio. Santa Ana troviĝas fore je 8 km-oj, de Huntington Beach je 10 km-oj, kaj de Norwalk je 19 km-oj.
Garden Grove estis fondita fare de Alonzo Cook je 1874. Je tiu jaro konstruiĝis preĝejo kaj lerneja centro. Ĝi restis setlejo malgranda ĝis la alveno de la fervojo en 1905. El la konekto al la fervoja sistemo profitis la urbeto, prosperante per la kultivado de la oranĝoj, de la juglandoj, de la kapsikoj, kaj pli poste de la fragoj. Je 1933 tertremo parte detruis la urbeton, kaj tiam mortis unu homo. Je 1956 Garden Grove atingis la oficialan staton "urbo". Dum la 1970-aj jaroj kaj iomete poste, grandnombra azia populacio (ĉefe vjetnama kaj korea) komencis loĝi en tiu areo.
En Garden Grove la temperaturo en januaro meznombre estas 14 °C. La varmo kulminas en julio meznombre je 23 °C. Jare pluvas po 312 mm-oj. Malofte neĝas kaj frostas.