Gitarono (hispana: Guitarrón , signife gitarego aŭ Guitarron mexicano, signife meksika gitarego) estas kordinstrumento de Meksiko; fakte temas pri speco de gitaro. Ĝi havas ses grandajn kordojn en ses kordoĥoroj. La nomo ege taŭgas ĉar ĝi havas enorman sonorilan korpon ĉefe kompare kun mallonga kolo.
La Tonoj estas A1 D2 G2 C3 E3 A3.