Granda Nacia Asembleo de Turkio

Granda Nacia Asembleo de Turkio
emblemo
unuĉambra parlamento • duĉambra parlamento • unuĉambra parlamento
Komenco 23-a de aprilo 1920
Antaŭe Chamber of Deputies • Senate of the Ottoman Empire vd
Geografia situo 39° 54′ 43″ N, 32° 51′ 4″ O (mapo)39.91184113282432.851106545745Koordinatoj: 39° 54′ 43″ N, 32° 51′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Turkio vd
Sidejo tria konstruaĵo de la Granda Nacia Asembleo de Turkio, Ankaro
Granda Nacia Asembleo de Turkio (Turkio)
Granda Nacia Asembleo de Turkio (Turkio)
DEC
Granda Nacia Asembleo de Turkio
Granda Nacia Asembleo de Turkio
Map
Granda Nacia Asembleo de Turkio
Retejo https://global.tbmm.gov.tr/ Oficiala retejo
vdr

La Granda Nacia Asembleo de Turkio (turke: Türkiye Büyük Millet Meclisi), kutime konata kiel Meclis ("parlamento"), estas la unuĉambra turka parlamento. Ĝi estas la nura korpo kiu respondecas pri la leĝdonaj prerogativoj fare de la Turka Konstitucio. Ĝi estis fondita en Ankaro la 23-an de aprilo 1920 en la mezo de la Milito por Turka Sendependiĝo. La parlamento estis fundamenta en klopodoj de Mustafa Kemal Atatürk fondi novan ŝtaton el la restoj de la Otomana Imperio en la Unua Mondmilito.

Ekzistas 550 parlamentanoj kiuj estas elektitaj por kvarjara periodo per la sistemo d'Hondt, partia lista proporcia balotsistemo, de 85 balotdistriktoj kiuj reprezentas la 81 administrajn regionojn de Turkio (Istanbulo estas dividita en tri balotdistriktojn dum Ankaro kaj İzmir estas dividitaj en du pro granda loĝantaro). Por eviti blokitan parlamenton kaj ĝian troan politikan fragmentiĝon, nur partioj kiuj gajnos almenaŭ 10% el la voĉoj rajtos havi sidlokon en la parlamento.

Kiel rezulto de tiu politiko, nur du partioj povis akiri sidlokojn dum la elektoj de 2002 kaj tri en 2007. Sendependaj kandidatoj povas ankaŭ konkuri. Tamen ili ankaŭ devas gajni almenaŭ 10% el la voĉdono en ilia balota distrikto por esti elektita. Tiu sufiĉe alta nombro estis internacie kritikita, sed plendo ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj estis malakceptita.

Parlamento