Gustavo la 2-a Adolfo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio | |||||
Regado | 1611–1632 | ||||
Antaŭulo | Karolo la 9-a | ||||
Sekvanto | reĝino Kristina, lia filino | ||||
Persona informo | |||||
Gustav II Adolf | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1594 en Reĝa Stokholma Palaco, Stokholmo, Svedio | ||||
Morto | 6-an de novembro 1632 (37-jaraĝa) en Lützen, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio | ||||
Mortis pro | morto dum batalo vd | ||||
Mortis per | mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Vasa vd | ||||
Patro | Karolo la 9-a vd | ||||
Patrino | Christina of Schleswig-Holstein-Gottorp vd | ||||
Gefratoj | Catherine of Sweden, Countess Palatine of Kleeburg • Princess Maria Elizabeth of Sweden • Carl Gyllenhielm • Charles Philip, Duke of Södermanland vd | ||||
Edz(in)o | Maria Eleonora of Brandenburg vd | ||||
Amkunulo | Ebba Brahe • Margareta Slots vd | ||||
Infanoj | Count Gustav of Vasaborg, 1st Count of Nystad • Kristina de Svedio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustavo la 2-a Adolfo, svede Gustaf II Adolf, latine Gustavus Adolphus (1594-1632), estis reĝo de Svedio ekde 1611 ĝis sia morto en Lützen dum la Tridekjara Milito — unu el la plej fascinaj figuroj de la sveda historio ĝenerale kaj de la Tridekjara milito speciale.
Gustavo Adolfo fondis la svedan urbon Gotenburgo, kaj dum lia regado la ŝipo Vasa estis konstruita. Li mem aprobis la mezurojn de Vasa, kaj premis por la uzado de la erare konstruita danĝera ŝipo.
Post la morto de la patro (1611) la sveda parlamento deklaris la 17-jaraĝulon, kontraŭ garantio de konstituciaj rajtoj por la nobelaro, matura kaj reĝo de la lando. Ĉe lia tronpreno, Svedio estis batalanta kun Danio, Rusio kaj Pollando. En 1613 Gustavo Adolfo faris packontrakton kun la danoj, en 1617 kun la rusoj. Ligite al tio la rusoj cedis al Svedujo Ingrion kaj Orientan Karelion. La milito kontraŭ la poloj, kie temis pri la repuŝo de kontraŭreformacio kiel ankaŭ de la regpretendoj de la kuzo Sigismondo la 3-a Vasa, finiĝis ne antaŭ la 1629-a jaro. Svedio akiris tiam Livlandon. En 1619 li fondis la svedan urbon Gotenburgo.
Kaj por la financado de la militoj kaj por plifortigi la propran potencon interne (ekz. kontraŭ la Dinastio Vasa) Gustavo Adolfo farigis kune kun la kanceliero grafo Oxenstierna multajn reformojn. La administrado reorganizitis kaj la jurisdikcio novitis. La registaro dividitis en kvin sekciojn, la ekonomio subtenitis kaj la tuta militistaro iĝis nove kunmetita.
Maltrankviligite de la minaco de la katolikoj imperiestremaj ĝis la Balta Maro Gustavo Adolfo engaĝiĝis en la Tridekjara milito. En julio 1630 li albordiĝis en Pomerio. La nordgermanaj protestantaj dukoj nur hezite subtenis lin je la komenco; inverse Franclando, reprezentite de Kardinalo Richelieu, tuj faris alianckontrakton kun la Svedoj kontraŭ la Habsburgoj kio permesis al la sveda reĝo daŭrigi la militon surkontinente.
En 1631 Gustavo Adolfo venkis la imperiestrajn trupojn sub Tilly proksime de Breitenfeld, marŝis poste en la direkto de Suda Germanio kaj sukcese atakis la katolikojn ankoraŭ en 1632 en Rain am Lech; li mortis dum sukcesa batalo kontraŭ Albrecht von Wallenstein apud Lützen. La obdukcio de lia kadavro faritis en la Eskortejo de Weißenfels. Lia konfesprenanto dum la kampanjoj en Germanujo estis Jakob Fabricius.
|