Hévíz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8380 | ||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 509 (2023) | ||||
Loĝdenso | 543 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 47′ N, 17° 11′ O (mapo)46.79055555555617.184166666667Koordinatoj: 46° 47′ N, 17° 11′ O (mapo) | ||||
Areo | 8,3 km² ( 830 ha) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hévíz | |||||
Hévíz estas kuracbanloko, feriejo, urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. La loknomo signifas: varma-akvo. Tiun nomon havas ankaŭ Hévíz (lago).
Hévíz situas proksime de Balatono, laŭ flankovojo. Ne tro for estas internacia flughaveno (iam Sovetio uzis ĝin) en Sármellék, havanta la nomon FlyBalaton. Keszthely troviĝas 6, Zalaegerszeg 40, Budapeŝto 188 km.
La komunumo estis loĝata de la romianoj. Dum la historio la komunumo kaj la lago kunfandiĝis. La unua skriba mencio devenis el 1328.
Apud la lago malsanulejo pri Sankta Andreo funkcias.
Hévíz ricevis urborangon en 1992.
Egregy (egredj) apartenas al la komunumo, kiu havas la titolon vinvilaĝo.