Hajredin Barbarosa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1477 en Gera Municipal Unit | ||||
Morto | 4-an de julio 1546 (68-jaraĝa) en Konstantinopolo | ||||
Tombo | Tomb of Hayreddin Barbarossa vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | Osmanida turka • araba • mezepoka greka • hispana • itala vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yakup Ağa vd | ||||
Gefratoj | Oruĉ Reis vd | ||||
Infanoj | Hasan Pasha vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Barbarossa vd | ||||
Okupo | oficiro • politikisto • admiralo • korsaro • pirato vd | ||||
Aktiva dum | 1500– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hajredin Barbarosa, Hayreddin Barbarossa, aŭ Barbarossa Hayreddin Pasha (turke Barbaros Hayreddin (Hayrettin) Paşa aŭ Hızır Hayreddin (Hayrettin) Paşa; ankaŭ Hızır Reis antaŭ esti plialtigita al la rango de paŝao kaj iĝi la Kaptan Paŝhao), denaske Ĥizr aŭ Ĥidr (Turke: Hızır; ĉ. 1478 – 4a de Julio 1546), estis Otomana admiralo de la ŝiparmeo kiu estis naskiĝinta en la insulo Mitileno kaj mortiĝis en Istanbulo, nome Otomana ĉefurbo. La ŝipaj venkoj de Barbarosa sekurigis la otomanan hegemonion super la Mediteraneo dum la mezo de la 16a jarcento, el la Batalo de Prevezo en 1538 ĝis la Batalo de Lepanto en 1571.
Hajreddin (en araba: Ĥajr ad-Din خيرالدين, kio laŭvorte signifas "dieco" aŭ "plej bona el religio" de Islamo) estis honora nomo donita al li de la sultano Sulejmano la 1-a. Li iĝis konata kiel "Barbarossa" ("Ruĝbarbulo" en itala) en Eŭropo, nomo kiun li heredis el sia pli aĝa frato Oruç Reis post Oruç estis mortigita en batalo kontraŭ la hispanoj en Alĝerio. Oruç estis konata ankŭ kiel "Baba Oruç", kio sonis kiel "Barbarossa" (itale por "Ruĝbarbulo") al eŭropanoj, kaj ĉar fakte Oruç havis ruĝan barbon, la kromnomo ĝustis. En procezo de lingva reprunto, la kromnomo poste revenis al la indiĝena turka nomo de Hajreddin en la formo Barbaros.