Hans Adolf Krebs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Hans Adolf Krebs | |||||
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1900 en Hildesheim | ||||
Morto | 22-an de novembro 1981 (81-jaraĝa) en Oksfordo | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Germanio vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Hamburga universitato • Munkena universitato • Humboldt-Universitato en Berlino • Gymnasium Andreanum vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | John Krebs vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biokemiisto • kuracisto • universitata instruisto • Whitley Professor of Biochemistry • fiziologo vd | ||||
Laborkampo | biokemio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | urea ciklo ❦ ciklo de Krebs ❦ glyoxylate cycle vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Adolf Krebs (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1900, en Hildesheim, mortis la 22-an de novembro 1981, en Oksfordo) estis germana biokemiisto kaj kuracisto. En 1953 li ricevis la nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino kune kun Fritz A. Lipmann.
Estis la malkovro de enzimoj komence de la 20-a jarcento fare de Eduard Buchner, kio separis la studon de la kemiaj reakcioj de metabolo el la biologia studo de ĉeloj, kaj markis la komencojn de biokemio. La kvanto de biokemia sciaro ege kreskis rapide laŭlonge de la komenco de la 20-a jarcento. Unu el la plej fekundaj el tiuj modernaj biokemiistoj estis Hans Krebs kiu faris grandajn kontribuojn al la studo de metabolo. Li malkovris la ciklon de la ureo kaj poste, laborante kun Hans Kornberg, la ciklon de la citrata acido kaj de la glioksilato.