Homo heidelbergensis estas formortintaspecio aŭ subspecio de arkaikaj homoj de la genroHomo, kiu disradiiĝis en la Meza Plejstoceno ekde antaŭ ĉirkaŭ 700 000 ĝis 300 000 jaroj. Ofte oni proponis derivadon de H. sapiens el H. rhodesiensis, sed tio estas malheligita per fosilia truo de 400–260 jaroj. La specio estis origine nomita Homo heidelbergensis pro la unua malkovro de skeleto proksime al Heidelberg, Germanio.
La unua malkovro —mandiblo— estis farita en 1907 de Otto Schoetensack. La kranioj de tiu specio montras trajtojn komunajn kun tiuj kaj de H. erectus kaj de modernaj homoj; ties cerbo estis preskaŭ tiom granda kiel tiu de modernaj homoj. La elfosaĵo de la Sima de los Huesos en Atapuerca en norda Hispanio tenas partikulare riĉajn kuŝejojn kie la elfosado plue daŭras en 2020.
H. heidelbergensis estis disvastigita tra Orienta kaj Suda Afriko (Etiopio, Namibio, Sudafriko) same kiel en Eŭropo (Anglio, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Italio, Portugalio, Hispanio). Ties preciza rilato kaj kun la pli frua H. antecessor kaj kun H. ergaster, kaj kun la postaj specioj de Neandertaloj, Denisovanoj, kaj nuntempaj homoj estas ankoraŭ neklara.
Notoj
↑Hublin, J.-J. (2013), "The Middle Pleistocene Record. On the Origin of Neandertals, Modern Humans and Others" en: R. David Begun (eld.), A Companion to Paleoanthropology, John Wiley, pp. 517-537 (resumo 529–531). (p. 532).
↑ (2014-04-29) “Inventing Homo gardarensis: Prestige, Pressure, and Human Evolution in Interwar Scandinavia”, Science in Context (en) 27 (2), p. 359–383. doi:10.1017/s0269889714000106.
↑ (2009) “Is Homo heidelbergensis a distinct species? New insight on the Mauer mandible”, Journal of Human Evolution56 (3), p. 219–46. doi:10.1016/j.jhevol.2008.12.006.