IETF | ||
---|---|---|
Internet Engineering Task Force | ||
normiga organizaĵo • neprofitcela organizaĵo • projekto | ||
Komenco | 17-a de januaro 1986 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Fremont | |
Agareo |
atingorajto | |
Ĉefestro(j) | Russ Housley • Jari Arkko • Paul Mockapetris • Fred Baker • Harald Tveit Alvestrand • Brian Carpenter vd | |
Filioj | Konsilio pri la arkitekturo de Interreto • IESG • IRTF • Internet Engineering Task Force Administrative Oversight Committee vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
IETF (Interret-Inĝeniera Task-Forto, angle Internet Engineering Task Force) estas inĝeniera konsilio de Interreto. Ĝi estas nefermita internacia komunumo de projektantoj, sciencistoj, retoperaciantoj kaj retprovizantoj, kreita fare de IAB en 1986 kaj okupiĝanta pri evoluigo de protokoloj kaj arkitekturo de Interreto.
La tuta teknika laboro estas farata en laborgrupoj de IETF okupiĝantaj pri konkretaj temaroj (ekzemple pri demandoj de enkursigo, trafiko, sekureco ktp). La laboro estas farata ĉefe per dissendolistoj, sed trifoje jare okazas kunvenoj de IETF.
Agadrezultoj de la laborgrupoj estas prezentataj kiel laborprojektoj (angle Internet drafts) kiujn poste uzas Interreta Societo por kodigado de novaj normoj.
Taskoj de IETF estas (laŭ RFC 4677):
Misio de IETF estas plibonigo de funkciado de Interreto per kreado de altkvalitaj, menciindaj teknikaj dokumentoj kiuj influas tion, kiel homoj ellaboras ion por Interreto, uzas kaj administras Interreton.
IETF atingas ĉi tiun celon laŭ la esprimitaj sube principoj.
Detaloj de funkciado de la organizaĵo spertis signifajn ŝanĝojn dum ĝia kresko, tamen bazaj mekanismoj de interagado plu restas:
Funkcia kongruo (ebleco por interagado) restas la ĉefa (plej signifa) testo por specifoj-kandidatoj_je_normoj. Plej multaj specifoj estas orientitaj al unuopaj protokoloj kaj ne al firme ligitaj sistemoj, kio ebligas:
Ĉar IETF fakte ne estas organizaĵo aŭ entrepreno, la Interreta Societo provizas financan kaj juran strukturon por IETF kaj parencaj societoj (IAB, IRTF ktp). Antaŭnelonge IETF lanĉis IETF-Truston (angle IETF Trust) kiu zorgas pri la eldonataj fare de IETF materialoj. La agado de IETF estas financata per kotizoj el kunvenoj, fare de sponsoroj kaj Interreta Socio tra membreco kaj enspezoj el Publik-Interesa Registrejo (angle: Public Interest Registry).
Oni en IETF faras laboron por plirapidigo de ellaborado de normoj, sed ĉar nombro de la volontuloj partoprenantaj la diskutadon estas tro granda la procezo de akcepto de decidoj bremsiĝas.
La precipa teknika laboro estas farata en laborgrupoj; la diskutoj okazas en kunvenoj kaj per dissendolistoj.
La unua kunveno de IETF okazinta la 16-an de januaro 1986 komencis funkciadon de la organizaĵo. La renkonton ĉeestis 21 registare sponsorataj esploristoj. IETF transprenis agadon de la antaŭa Kluz-Algoritma kaj Datum-Struktura Task-Forto (angle: GADS Task Force).
Komence renkontoj estis okazigataj ĉiukvartale, sed ekde 1991 ili okazas trifoje jare. Reprezentantoj de neŝtataj strukturoj estas invitataj ekde la kvara kunveno de IETF, kaj de tiu tempo al ĉiuj renkontoj de IETF povas veni ajna deziranto. Renkontoj ne estas devigaj por ĉiuj partoprenantoj de la ellaborado, ĉar plejparto de la laboro estas farata per dissendolistoj.
La unuaj renkontoj estis nemultenombraj: ĉiun el la kvin unuaj kunvenoj ĉeestis malpli ol 35 personoj. En la 12a kunveno (en januaro 1989) estis atingita maksimuma aŭskultantaro je 120 personoj. Ekde 1990-aj kreskis kiel nombro de partoprenantoj, tiel sfero de agado. Maksimuma nombro de partoprenantoj (2180 personoj) estis en decembro 2000 en San-Diego. Post la industria rekonstruo komence de 2000-aj nombro de partoprenantoj malkreskis kaj nun estas ĉirkaŭ 1200 personoj.
Komence de 1990-aj IETF estis reorganizita el subalterna al la usona registaro societo en nefermitan kaj sendependan internacian organizaĵon filian rilate al la Interreta Societo.
Disponebla estas statistiko pri partoprenantoj kaj iliaj landoj kaj pri eldonaĵoj, kaj ankaŭ informoj pri sponsoroj. Partopreni en IETF povas nur privatuloj sed ne korporacioj aŭ registaroj.
IETF konsistas el granda kvanto de laborgrupoj kaj grupoj por neformala pridiskutado. La laborgrupoj formiĝas interne de temaj areoj. La nunaj grupoj estas:
La laboron en ĉiu areo prizorgas direktoro (angle area director) aŭ pli ofte kelkaj direktoroj kiuj enpostenigas grupestrojn kaj diskutigas dokumenton kun priskribo de tasko kaj limdato de ĝia solvo. Post atingo de la celo oni plej ofte malfondas la grupon, sed foje ĝi ricevas novajn taskojn.
Partopreno en grupoj estas alirebla por ĉiuj dezirantoj, diskutoj okazas en nefermitaj renkontoj de la organizaĵo (angle IETF meeting) aŭ per dissendolistoj. Bazo por akcepto de decidoj estas interkonsento de la partoprenantoj de korespondado. Voĉdono ne okazas, definitiva decido estas farata per proksimuma konsento.
Areestroj kaj grupestroj kune formas IESG — grupon respondecan pri la agado de IETF.
IETF oficiale estas parto de Interreta Societo (ISOC). Gravan rolon en la inspektado de la agado de IETF ludas IAB, grupo de teknikaj konsilantoj de ISOC. Ĝi:
Trifoje jare IETF okazigas kunvenojn. Inter la unua kaj dua kunvenoj oni formas Nomuman Komitaton (angle NomCom). Ĝin eniras almenaŭ unu grupestro, dek hazarde elektitaj volontuloj kiuj frekventas renkontojn de IETF, du aŭ tri reprezentantoj de Interreta Societo. La komitato havas plenpovon enpostenigi, reenpostenigi kaj elpostenigi membrojn de IESG, IAB, IASA kaj IAOC. Ĝis nun la komitato elpostenigis neniun.
Ili okazas trifoje jare; ekde lunda mateno ĝis 15:15 de vendredo. Trejnado kaj teknika instruado de novuloj okazas en la dimanĉo antaŭ la renkonto. Senmankajn informojn por dezirantoj aliĝi al IETF enhavas tiel nomata «Tao de IETF».
Kunvenlokoj forte varias. Listo de la lokoj de la okazintaj kaj okazontaj kunvenoj estas trovebla en la paĝo de renkontoj de IETF. IETF strebas okazigi kunvenojn apud tiu loko, kie situas pli granda kvanto de volontuloj. Dum sufiĉe longa tempo estis celo ke el tri ĉiujaraj kunvenoj de IETF du kunvenoj okazu en Nord-Ameriko kaj unu jen en Eŭropo jen en Azio. Nuntempe oni penas fari tiel, ke dum du jaroj tri kunvenoj okazu en Nord-Ameriko, du en Eŭropo kaj unu en Azio. Sed la plej grava faktoro ĝenerale estas korporacia sponsorado de kunvenoj kaj tial oni ne sekvas strikte tiun skemon por malaltigi organizajn elspezojn.
IETF okupiĝas nur pri ellaborado de normoj, jurajn kaj financajn aferojn traktas tiaj organizaĵoj kiel IASA (IETF Administrative Support Activity) kaj IAOC (IETF Administrative Oversight Committee).
Estron de IETF elektas la Nomuma Komitato laŭ RFC 3777 por tri jaroj. Antaŭ 1993 estro de IETF estis elektata fare de IAB.