Infana mortindico

Tutmonda Infana mortindico en 2008

Beba mortindico estas morto de infano malpli ol unu jaraĝa. Infana mortindico estas morto de infano antaŭ la kvina naskiĝtago. Ŝtataj statistikoj tendencas grupigi tiujn du infanajn mortindicojn kune. Tutmonde, dek milionoj da beboj kaj infanoj mortiĝas ĉiujare antaŭ sia kvina naskiĝtago; 99% el tiuj mortoj okazas en evolulandoj. Infana mortindico malbonigas la eventualan riĉon socian, fizikan kaj homan.

Ĝenerale la plej komuna tutmonde tialo estis dehidratiĝo pro diareo, nome tre facile evitebla malsano; tamen, vario de programoj kiu luktis kontraŭ tiu problemo malpliigis la mortindicon pro dehidratiĝo. Multaj faktoroj kontribuas al infana mortindico kiaj la eduknivelo de la patrino, mediaj kondiĉoj, kaj politika kaj medicina infrastrukturo. Plibonigo de salubrigo, aliro al pura trinkebla akvo, imunigo kontraŭ infektaj malsanoj, kaj aliaj publikaj sansistemaj praktikoj povus helpi malpliigi la altajn niovelojn de infana mortindico.

Notoj

  1. Infant Mortality Rates in 2008 Arkivigite je 2014-03-12 per la retarkivo Wayback Machine Population Reference Bureau

Vidu ankaŭ