Isaak Babel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Исаак Эммануилович Бабель | ||
Naskiĝo | 13-an de julio 1894 en Odeso, Rusia Imperio | |
Morto | 27-an de januaro 1940 (45-jaraĝa) en Butyrka | |
Mortis pro | mortpuno vd | |
Mortis per | pafvundo vd | |
Tombo | tombejo Donskoje vd | |
Etno | Ukrainiaj judoj vd | |
Lingvoj | rusa • franca • jido • hebrea • ukraina vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio vd | |
Alma mater | Kieva Nacia Ekonomika Universitato «Vadim Hetman» vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Antonina Pirožkova vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • ĵurnalisto • scenaristo • dramaturgo • verkisto • prozisto • redaktoro • milita ĵurnalisto • militisto • filmreĝisoro vd | |
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismo • filmo • translating activity vd | |
Aktiva dum | 1921– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Red Cavalry vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Isaak Emmanuiloviĉ BABEL (ruse Исаак Эммануилович Бабель; n. la 13-an de julio 1894 en Odesa, tiam Rusia Imperio – m. la 27-an de januaro 1940 en siberia gulago) estis juddevena ruslingva ĵurnalisto kaj verkisto, dramaturgo, literatura tradukisto, historiisto kaj bolŝevika revoluciulo. Isaak Babel estis nomita ankaŭ "la plej granda prozisto de la rusa judaro".
Isaak Babel batalis sur la komunista flanko la rusia enlanda milito. Li estis malliberigita en la 1930-aj jaroj kaj estis rehabilitita post lia morto en la 1950-aj jaroj. Verkoj de li estis bruligitaj en la Nazia Germanio en 1933.
Li estas plej bone konata kiel la aŭtoro de Ruĝa Kavalerio, Rakonto de mia kolombejo, kaj Rakontoj el Odeso, ĉiuj konsiderataj majstroverkoj de la rusa literaturo. Unu el liaj plej famaj aŭtobiografiaj noveloj "La Rakonto de Mia Kolombo" ("История моей голубятни"), estis dediĉita al la rusa verkisto Maksim Gorkij, kiu publikigis kelkajn de liaj rakontoj en la literatura revuo Letopis' ("Летопись", "Krönika").
Fidela sed ne senkritika al la Komunista Partio de Sovetunio, Babel iĝis viktimo de la Granda Purigo fare de Josif Stalin kiel rezulto de lia longdaŭra afero kun la edzino de la NKVD-estro Nikolaj Jeĵov. Babel estis arestita fare de la NKVD ĉe la daĉo Peredelkino en la nokto de la 15-a de majo 1939. Post konfesi sub torturo esti teroristo de trockiismo kaj spiono por eksterlando, li estis mortpafita la 27-an de januaro 1940.