Italo Calvino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Italo Calvino | |||||
Naskonomo | Italo Giovanni Calvino Mameli | ||||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1923 en Santiago de las Vegas | ||||
Morto | 19-an de septembro 1985 (61-jaraĝa) en Sieno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | traumatic intracranial hemorrhage vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | itala • franca vd | ||||
Loĝloko | Santiago de las Vegas • Sanremo • Torino • Florenco • Sanremo • Torino • Nov-Jorko • Torino • Havano • Romo • Parizo • Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Torino • Universitato de Florenco vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mario Calvino vd | ||||
Patrino | Giuliana Luigia Evelina Mameli Calvino vd | ||||
Gefratoj | Floriano Calvino vd | ||||
Edz(in)o | Esther Judith Singer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • eseisto • romanisto • scenaristo vd | ||||
Laborkampo | itala literaturo vd | ||||
Aktiva en | Sanremo • Romo • Torino vd | ||||
Aktiva dum | 1947– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Baron in the Trees ❦ Invisible Cities ❦ If on a winter's night a traveler ❦ Six Memos for the Next Millennium ❦ The Nonexistent Knight ❦ The Cloven Viscount ❦ The Path to the Nest of Spiders ❦ Marcovaldo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Italo Calvino (naskiĝis la 15-an de oktobro 1923 en Santiago de las Vegas, Kubo, mortis la 19-an de septembro 1985 en Siena, Italio) estis itala verkisto, publikigisto, folkloristo kaj ĵurnalisto.
Calvino naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro. Tre juna li transloĝiĝis al Italio ĉe Sanremo, kie li havis laikan kaj kontraŭfaŝisman edukadon. Li komencis studi agrikulturon ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito. En la jaro 1943 li aliĝis al partizanoj kaj en 1945 al la Itala Komunista partio (al kiu li apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion), kaj li komencis studojn pri Literaturo. En tiu epoko li ekkonas la verkiston Cesare Pavese.
En 1947 li publikigis sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter la jaroj 1952 kaj 1959 li verkis la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente.
Calvino estis verkisto, kiu - pasante tra diversaj periodoj kaj stiloj - daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post lia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.
Li starigas multajn demandojn pri la vivo, la homo kaj la mondo en siaj libroj. Krom romanojn li verkis fabelojn, eseojn kaj teatraĵon.