Józef Kostrzewski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Józef Kostrzewski | |||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1885 en Węglewo, Poznań County | ||||
Morto | 19-an de oktobro 1969 (84-jaraĝa) en Poznano | ||||
Tombo | Q8511790 vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato • Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • arkeologo • lektoro vd | ||||
Laborkampo | arkeologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Józef Kostrzewski (naskiĝis la 25-an de februaro 1885 en Węglewo, proksime al Gniezno, mortis la 19-an de oktobro 1969 en Poznań) - pola arkeologo, muzeologo, profesoro de Universitato Adam Mickiewicz, kreinto de arkeologia skolo de Poznań, interalie esploris arkeologian lokon Biskupin (distrikto Żnin).
Józef Kostrzewski lernis en gimnazio en Ostrovo, kie partoprenis patriotajn organizaĵojn kaj poste en Gniezno. En 1903 ligis kontakton kun profesoro Wincenty Lutosławski. En 1907 abiturientiĝis en Poznań. Doktoriĝis en Humboldt-Universitato en Berlino. Post la unua mondmilito kunorganizis Universitaton de Poznań.
Unu el kunkreintoj de indiĝena teorio en pola arkeologio, kiu premisis historian daŭrigon de slava setlado sur la teritorio de Pollando de prahistorio. Pri tio disputis kun germanaj arkeologoj, pro kio dum la dua mondmilito estis enskribita liston de malamikoj de Nazia Germanio. Post la germana invado en Pollandon en la universitato de Poznań aperis arkeologoj en uniformoj de SS. La profesoro nur danke al helpo de amikoj kaj rapida fuĝo savis sian vivon. Dum la germana okupado devis ŝanĝi sian nomon ĉar estis serĉata de gestapo.
Post la milito de 1957 reala membro de Pola Scienca Akademio. En 1965 ricevis honoran doktorecon de sia universitato. La saman titolon ricevis ankaŭ de Jagelona Universitato aŭ ekzemple de Humboldt-Universitato en Berlino.
Li aktivis en multaj fakoj de arkeologio, sed antaŭ ĉio okupiĝis pri bronzepoko kaj frua mezepoko. Adepto de ĉeesto de slavoj ankoraŭ antaŭ periodo de la frua mezepoko. Lia verkaro ampleksas pli ol 900 laboraĵoj, en tio 11 monumentaj sintezoj kaj monografioj pri prahistorio kaj la frua mezepoko de la polaj teroj.