Johann Staden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de julio 1581 en Nurenbergo |
Morto | 15-an de novembro 1634 (53-jaraĝa) en Nurenbergo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Sigmund Theophil Staden |
Okupo | |
Okupo | orgenisto • komponisto |
Johann Staden (baptita la 2-an de julio 1581 je Nurenbergo; tie ankaŭ entombigita la 15-an de novembro 1634) estis germana orgenisto kaj komponisto barokmuzika. Li estas konata kiel fondinto de la tiel nomata Nurenberga Skolo.
Ekde 1604 li laboris kiel princa brandenburgia kortega orgenisto en Bayreuth kaj Kulmbach. Plej malfrue en 1616 li reiris al Nurenbergo, kie li tiujare fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo de la nova malsanulejo. En la sama jaro li transiris al la preĝejo St. Lorenz kaj en1618 al Sankta Sebaldo. Lia filo Sigmund Theophil Staden (1607–1655) same kiel ankaŭ lia bofilo David Schedlich (1607–1687) ankaŭ aktivis en Nurenbergo muzikiste kaj komponiste. Al liaj lernantoj apartenis Johann Erasmus Kindermann (1616–1655).