Jozefo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph II | |||||
Naskiĝo | 13-an de marto 1741 en Hietzing | ||||
Morto | 20-an de februaro 1790 (48-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Imperia kripto, Vieno vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | Czechs (tribe) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Hofburg vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgo-Loreno vd | ||||
Patro | Francisko la 1-a Stefano vd | ||||
Patrino | Maria Tereza de Aŭstrio vd | ||||
Gefratoj | Maria Carolina Ernestina Antonia Johanna Josefa • Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduchess Maria Josepha of Austria • Maria Carolina of Austria • Maria Christina, Duchess of Teschen • Archduchess Maria Anna of Austria • Marie-Antoinette • Archduchess Maria Amalia of Austria • Archduchess Maria Elisabeth of Austria • Archduchess Maria Johanna Gabriela of Austria • Archduchess Maria Carolina of Austria • Leopoldo la 2-a • Archduke Charles Joseph of Austria • Maksimiliano Francisko de Aŭstrio • Ferdinand of Austria-Este vd | ||||
Edz(in)o | Izabela de Burbono-Parmo • Maria Josepha of Bavaria vd | ||||
Infanoj | Archduchess Maria Theresa of Austria • Archduchess Marie Christine of Austria vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro • monarko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Catalogue des tableaux de la Galerie impériale et royale de Vienne vd | ||||
| |||||
| |||||
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio | |||||
Dum | 1765-1790 | ||||
Antaŭulo | Francisko la 1-a Stefano | ||||
Sekvanto | Leopoldo la 2-a | ||||
Reĝo de Bohemio | |||||
Dum | 1780-1790 | ||||
Antaŭulo | Maria Teresia | ||||
Sekvanto | Leopoldo la 2-a | ||||
Reĝo de Hungario kaj Kroatio | |||||
Dum | 1780-1790 | ||||
Antaŭulo | Maria Teresia | ||||
Sekvanto | Leopoldo la 2-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jozefo la 2-a estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1780 – 1790). Jozefo la 2-a naskiĝis la 13-an de marto 1741. Liaj gepatroj estis la imperiestro romia Francisko la 1-a Stefano kaj Maria Teresia de Habsburgo, i.a. reĝino de Bohemio kaj Hungario.
La multaj titoloj de Jozefo la 2-a laŭ la Habsburga tradicio estis "imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio, reĝo kaj princo-elektisto de Bohemio, reĝo germana, lombardia kaj apostola reĝo de Hungario, Kroatio kaj Slovenio, arkiduko de Aŭstrio, grandduko de Toskanio, ĉeĥa plej supera vicgrafo, duko de Stirio, Karintio, Krajno, Luksemburgio, Limburgo, Brabanto, Silezio, Milano, Mantuo-Goricio, margrafo de Moravio kaj sinjoro en Burgau, Bresgau kaj Sungdau, grafo de Tirolo, Goricio, Istrio, Flandrio kaj Henegovio.
Jozefo parolis germane, latine, france, itale kaj hispane.
La 21-an de septembro 1741 li ĉeestis kun sia patrino antaŭ hungara koncilio. De 1741 ĝis 1760 li estis edukata en la viena kortego. En 1760 li edziĝis al Isabela Parma, filino de la parma duko Filipo. En 1762 la filino Maria Teresia estis naskita, kiu mortis okjara.
En 1763 li komencis konstrui la fortreson Josefstadt (hodiaŭ Josefov).
La 22-an de novembro de 1763 naskiĝis la filino Kristina (ŝi mortis la saman tagon).
Post la morto de la patrino en 1780 li fariĝis reĝo de Bohemio kaj Hungario kaj samtempe li maldungis plimulton de la kortego. Jaron poste, la 1-an de novembro 1781, li nuligis per imperiestra patento servutecon en Bohemio. La 29-an de novembro de 1781 Jozefo la 2-a nuligis per aparta patento ĉiujn monaĥejojn, kiuj ne okupiĝis per socie prospera agado kiel ekzemple per instruado aŭ per zorgo pri malsanuloj.
En 1781 la imperiestro eldonis la Edikton pri toleremo. Interalie danke al tio la greka komunumo ricevis aŭtonomion kaj ĝia kapelo en Vieno — statuson de la paroĥa preĝejo Katedralo de Sankta Triunio.
La 22-an de februaro de 1782 papo Pio la 6-a veturis al Vieno por devigi Jozefon, ke li nuligu siajn ekleziajn reformojn, sed ne sukcesis.
Sur Jozefplaco en Vieno staras surĉevala statuo de la imperiestro. Ĝi estas vestita en romia togo, do aspektas kiel antikva konkeranto — la Habsburgoj nomis sin posteuloj de la romiaj imperiestroj, do Francisko la 2-a, dezirinta portreti la praulon kiu edukis lin, prenis kiel bazon statuon de Marko Aŭrelio sur Kapitolio. Ekde 1807 ĝi staras centre de la placo, de tri flankoj ĉirkaŭita de la Hofburga palaco.