Kantaŭtoro estas nocio el la anglalingva tradicio, kie ĝi laŭvorte signifas: "singer-songwriter"angle - kantisto kaj samtempe lirikisto kaj komponisto, do artisto, kiu verkas siajn proprajn tekstojn, komponas kaj kantas ilin kaj kutime mem akompanas sin per gitaro aŭ aliaj instrumentoj. Multaj Kantaŭtoroj emas inkluzivi sociajn kaj politikajn temojn en siajn kantojn.
Francio - france auteur-compositeur-interprète, kiuj parencas al la kantaŭtora tradicio, ekzemple Serge Gainsbourg kaj multaj aliaj
Hispanio: - En Hispanio la sistemo, koncepto kaj eĉ la nomo de kantaŭtoro (hispanlingve, cantautor) famiĝis ĉirkaŭ la fino de la 1960-aj jaroj kaj ĉefe dum la 1970-aj jaroj nehazarde koincide kun la plej forta luktado kontraŭ la finanta reĝimo frankisma. La plej ofta bildo de tiamaj kantaŭtoroj estis kantisto mem ludante gitaron antaŭ eventuala mikrofono, ne ĉiam disponebla, ĉefe en senleĝaj aŭ mezprivataj ludadoj. Ĉefa ingredienco de tiu muzikmodo estis la protesta temo, ne nepre rekte kontraŭ la frankisma reĝimo, ĉefe dum laŭleĝaj ludadoj, sed ĝenerale pri pli justa vivo, mondo kaj lando. Ofte la tiel nomataj kantaŭtoroj kantis ne nur proprajn kantojn, sed ankaŭ poemoj de aliaj verkistoj, ĉefe klazikaj, de la Mezepoko aŭ Orjarcentoj (16-a kaj 17-a jarcentoj por Hispanio) aŭ de la antaŭfrankisma epoko aŭ ekzilitaj. En Katalunio tiu modo montris proprajn rajtojn, ĉefe kompreneble la uzadon de la kataluna lingvo kaj de popolaj kantoj. (Nova kanzonoca:Nova Cançó - Miquel Porter i Moix, Remei Margarit, Carlos Cano kaj multaj aliaj.)