Kipro (insulo)

Kipro
Satelita bildo de Kipro
Satelita bildo de Kipro
insulo
Akvejo orienta Mediteraneo
Geografia situo 35° 7′ N, 33° 24′ O (mapo)35.11666666666733.41952Koordinatoj: 35° 7′ N, 33° 24′ O (mapo) f1
Kipro (Eŭropo)
Kipro (Eŭropo)
DEC
Kipro
Kipro

Map

Longo 225 kmf2
Larĝo 90 kmf3
Areo 9 251 km² f4
Plej alta loko Olimpo
1 952 mf5
Loĝantaro 1 120 489 (2011)
121 loĝ./km²
Ĉefa loko Nikozio
vdr

Kipro (greke Κύπρος, Kypros, turke Kıbrıs) estas insulo en Mediteranea Maro, la tria plej granda post Sicilio kaj Sardio .

Ekde 1974 (la jaro de la turka invado al Kipro) la insulo estas fakte dividita inter la Respubliko Kipro, Norda Kipro (ŝtato rekonita nur de Turkio) kaj la du militaj bazoj de Akrotiri kaj Dekelia, britaj transmaraj teritorioj kiuj restis parto de la Unuiĝinta Reĝlando post la sendependeco de la brita kolonio Kipro .

La du respublikoj estas apartigitaj per malmilitarigita zono establita de UN kaj komune konata kiel la Verda Linio.

Geografio

topografia mapo de Kipro.

La areo de la insulo Kipro egalas al 9 251 km², tial ĝi estas la 3-a plej granda insulo de la Mediteraneo, post Sicilio kaj Sardio. Ĝi etendiĝas de oriento al okcidento sur 240 km, por proksimume 100 km da larĝo de la nordo al la sudo. Ĝi estas lokita 105 km okcidente de Sirio, 75 km sude de Turkio kaj al 380 km norde de Egiptio.

Oni trovas grandan varion de pejzaĝoj, kun la montaj masivoj de la Troodos kaj de Kyrenia kiuj leviĝis sub la tektona forto ekzercita de la afrikaj kaj la eŭraziaj platoj. La montoĉeno Kyrenia estas precipe kalkoŝtona, la ĉeno de Troodos estas kunmetita de roko metamorfa verda riĉa je kupro (ophiolite), kaj inter la du montaroj la ebenaĵo de Mésorée estas precipe sedimenta kaj agrokultura.

La nomo de la insulo devenas de la kuŝejoj de kupro ekspluatitaj en la Antikveco: estas efektive tie ĉi kio estis ekspluatitaj la unuaj minoj de denaska kupro, kiu permesis al la civilizoj minoa, mikena kaj fenica prosperi. Ili organizis la komercon de la ruĝa metalo tra la Mediteraneo, tiel ke la romanoj nomis lin aes cyprium (laŭvorte « metalo de Kipro »), deveninta de la greka malnova Κύπρος indikante la insulon mem.

Loka seka klimato reĝas en la regiono de Nikozio, en tre mediteranea kadro kie la maro alportas iun freŝeco dum la someraj monatoj. Meza temperaturo en januaro : 11,9 °C; meza temperaturo en julio : 26,6 °C; pluvo en januaro, 55 mm; pluvo en julio : 0 mm