Kvartalo Sankta Kruco | |||
---|---|---|---|
kvartalo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo)37.385-5.99027778Koordinatoj: 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cruz, Seville | |||
La kvartalo Sankta Kruco (hispane Santa Cruz) estas en Sevilo, Andaluzio, Hispanio, nome en la suda pinto de la distrikto Casco Antiguo (Antikva Kerno). En ĝi estas la katedralo, la Arkivo de Indioj kaj la Alkazaro. En la fina Mezepoko la judejo de la urbo estis en la kvartaloj Sankta Kruco kaj Sankta Bartolomeo.
Ĝi limas norde kun la stratoj Francisco Bruna, Blanca de los Ríos, Francos, Pajaritos, Bamberg, Aire, Fabiola, Cruces kaj Mariscal; oriente kun la avenuo Menéndez Pelayo; sudoriente kun la avenuo María Luisa; sudokcidente kun la promenejo Delicias; kaj okcidente kun la avenuo Konstitucio kaj la placo San Francisco.
Tiu areo estis urba centro jam en epoko de la Romia Imperio kaj de Al Andalus. El tiu araba tempo konserviĝas tipaj mallarĝaj stratetoj de domoj kun kalkoblankigitaj muroj kaj tradiciaj fenestrokradoj. En la kvartalo estas la preĝejo Sankta Kruco kaj la placo Sankta Kruco.