La novaj vestoj de la Imperiestro

Kejserens nye Klæder
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de aprilo 1837
Ĝenro literatura fabelo
vdr

"La novaj vestoj de la Imperiestro" (dane Kejserens nye Klæder) estas mallonga rakonto verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen, pri du teksistoj kiuj promesas al imperiestro novan kostumon el vestoj kiuj laŭ ili estas nevideblaj al tiuj kiuj ne taŭgas por siaj postenoj, stultoj, aŭ malkompetentaj. Kiam la Imperiestro paradas antaŭ siaj subuloj vestante siajn novajn vestojn, neniu kuraĝas diri ke ili vidas nenion el vestoj sur li por ne esti konsiderataj "ne taŭgaj por iliaj postenoj, stultoj, aŭ malkompetentaj". Finfine, infano krias, "Sed li survestas nenion entute!" La rakonto estis tradukita al ĉirkaŭ 100 lingvoj.

Ilustraĵo de Vilhelm Pedersen, unua bildisto de Andersen

"La novaj vestoj de la Imperiestro" estis unuafoje publikigita kun "La marvirineto" en Kopenhago, fare de C. A. Reitzel, la 7an de Aprilo 1837, kiel la tria kaj fina ero de la Eventyr, fortalte for Børn. Første Samling de Andersen. La rakonto estis adaptita al diversaj artoformatoj, kaj la titolo de la rakonto, la frazo "La imperiestro ne havas vestojn", kaj diversaj variaĵoj estis adoptitaj por uzado en nombraj samnomaj aŭ similnomaj aliaj verkoj kaj ankaŭ estas uzata kiel idiotismo.

"La Reĝo estas nuda!"

La rakonto ilustras la fenomenon de unuformeco de opinio kaj konformeco kiun neniu pretas malobservi koste de la vero, same kiel situacion de socia premo kiu igas homojn agi kontraŭ sia volo pro timo prezentiĝi stultaj aŭ nenormalaj.

Laŭ ĝia alegoria maniero, la rakonto instigas originalan pensadon kaj diri la veron eĉ se ĝi estas malkomforta aŭdi. La kulmino de la rakonto estas la krio de la infano "La Reĝo estas nuda" kiu rivelas la realecon, kiun ĉiuj neas. Tiu ĉi frazo fariĝis populara parollingva idiotismo, kiu esprimas la malkovron de interkonsentita mensogo kaj promeso kiu ne havas kovron, precipe tiujn, kiuj venas el la buŝo de arogantuloj kaj flatantoj. La fakto ke malgranda infano indikas la nudecon de la reĝo esprimas la senkulpecon kaj honestecon de malgrandaj infanoj kiuj ankoraŭ ne havas timon diri la veron.

Referencoj

  1. Andersen 2005a 4

Literaturo

  • Andersen, Hans Christian; Wullschlager, Jackie (Eld.); Nunnally, Tiina (Transl.) (2005). Fairy Tales. New York: Viking. ISBN 0-670-03377-4.