Lago Lei

Lago Lei
baraĵlagolagovalo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Lago Lei estas akvorezervejo en la valo Lei, nutranta pumprezervajn akvoenergiajn centralojn de Hinterrhein. La akvorezervejo estas preskaŭ tute en Italio, sed la akvobaraĵo estis konstruita en teritorio poste atribuita al Svisio (municipo Innerferrera, Grizono), dum teritorio samgranda norde de la lago estis atribuita al Italio. La digo fakte estas funkciigata de Kraftwerke Hinterrhein. La akvoj de la lago estas la nuraj akvoj de la itala teritorio kiuj alfluas en la Norda Maro, formante parton de la hidrografia baseno de Rejno. Aliaj akvoj de Italio kiuj ne alfluas al Mediteraneo estas en la valo de Livigno, la valo de Sesto, la valo de Puster oriente de Innichen, kaj la plej granda parto de la akoj de la municipo Tarvisio oriente de Sella Nevea, kiuj alfluas al la Nigra Maro tra la Danubo.

Notoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lago de Lei en la hispana Vikipedio.