Licenedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La granda bluulo, papilio de licenedoj
Ornithoptera euphorion, la plej granda papilio en Aŭstralio (Zoo de Melburno).
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Superfamilioj kaj familioj
| ||||||||||||
subfamilioj, pli-malpli genroj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Licenedoj estas la dua plej granda familio de papilioj (post nimfaledoj), kun pli ol 6 000 specioj en la mondo, kies anoj nomiĝas filandroflugilaj papilioj. Ili konsistigas ĉirkaŭ 30% de la konataj papiliaj specioj.
La familio konsistas el sep subfamilioj, inkluzive la bluulojn (Polyommatinae aŭ Poljomatenoj), la kuprulojn (Lycaeninae aŭ Liceninoj), la harstrekajn (Theclinae aŭ Teklenoj), kaj la rikoltantojn (Miletinae aŭ Miletenoj).
La papilioj estas malgrandaj, plej ofte malpli ol 5 cm, kaj brilkoloraj, iuj kun metaleca brilo.
La larvoj ofte estas ovalaj anstataŭ cilindraj, kun glandoj kiuj povas produkti sekreciaĵojn kiuj allogas formikojn. Iliaj kutikloj tendencas esti dikaj. Iuj larvoj kapablas produkti vibrojn kaj malaltajn sonojn kiuj dissendiĝas tra la subtavoloj en kiuj ili loĝas. Ili uzas tiujn sonojn por komuniki kun formikoj.
Unuopaj papilioj ofte havas harkovritan anten-similan voston kun nigraj kaj blankaj ringoj. Multaj specioj ankaŭ havas punkton ĉe la bazo de la vosto kaj iuj turniĝas kiam ili surteriĝas por konfuzi eblajn predantojn pri la vera orientiĝo de sia kapo. Tio igas predantojn alproksimiĝi de la vera kapdirekto, donante fruan vidan detekton.
Licenedoj havas diversajn kutimojn pri manĝaĵoj kaj krom herbovoruloj, iuj estas insektomanĝuloj, kaj manĝas afidojn, koĉoideojn, kaj formikajn larvojn. Iuj licenedoj eĉ ekspluatas sian asocion kun formikoj instigante formikojn nutri ilin per resputo (trofalakso).
Ne ĉiuj licenedoj bezonas formikojn, sed ĉirkaŭ 75% de specioj asocias kun formikoj. Tia rilato nomiĝas (vidu ĉe Mirmekofito). Tia asocio povas esti reciproka, parazita, aŭ predanta, depende de la specio.
Ĉe iuj specioj, larvojn vartas formikoj dum ili manĝas la gastigantan planton, kaj la formikoj ricevas sukerriĉan mielroson de ili, tra la vivo de la larvo, kaj ĉe iuj specioj dum la pupa stadio. Ĉe aliaj specioj nur la unua pupa stadio. Ĉe aliaj specioj, la larvo pasigas nur la unuajn kelkajn stadiojn sur la planto, kaj la ceterajn stadiojn ili pasigas kiel predanto en la nesto de la formikoj.
Ĝi iĝas parazito, manĝante la resputon formikan, aŭ predanto je la formikaj larvoj. La raŭpoj pupiĝas en la nesto de la formikoj kaj la formikoj daŭre prizorgas la pupojn. Ĵus antaŭ kiam la papilioj ekaperas, la flugiloj de la papilio en la pupa ŝelo apartiĝas de ĝi, kaj la pupo iĝas arĝenteca. La pupa stadio daŭras tri ĝis kvar semajnojn kaj la papilio elŝeliĝas en la nesto. Ĝi devas rampi el la nesto antaŭ ol etendi la flugilojn.
Pluraj evoluaj adaptiĝoj ebligis tiajn asociojn, inkluzive malgrandajn glandojn sur la haŭto de la raŭpo nomitajn "poraj kupolaj organoj". Raŭpoj de multaj specioj havas glandon sur la sepa abdomena segmento kiu produktas mielroson kaj nomiĝas la "dorsa nektara glando".
Invertebla organo nomita la "tentakla organo" troviĝas sur la oka abdomena segmento kaj tiu estas cilindra kun ringo de pikiloj ĉe la supro, kiuj eligas kemiajn signalojn kiuj eble helpas komuniki kun la formikoj.
Multaj taksonomiistoj inkluzivas nur Lycaeninae, Theclinae, Polyommatinae, Poritiinae, Miletinae, kaj Curetinae sub la Licenedoj. Aphnaeinae, kiu antaŭe estis tribo (Aphnaeini) en la Theclinae, iĝis subfamilio.
Iuj pli malnovaj klasigoj inkluzivis aliajn subfamiliojn, ekzemple Liphyrinae (nun Liphyrini, tribo en Miletinae), Lipteninae (nun Liptenini, tribo en Poritiinae), aŭ Riodininae (nun aparta familio: Riodinidae).
La fosilia genro Lithodryas plej ofte troviĝas ĉi tie; Lithopsyche iam estas ĉi tie, sed iam en Riodininae.