Lifto estas aparato, kiu estas destinita por levi kaj mallevi aĵojn kaj pasaĝerojn en vertikala ŝakto.
Laŭ Francisko Azorínlifto estas Aparato por suprenlevi personojn aŭ objektojn, al la diversaj etaĝoj de domo aŭ konstruo. Li indikas etimologion el la latina elevare (levi).
La kajuto pendas en la ŝakto per la kablo. La kablo iras tra la kondukilo kaj en la alia fino de la kablo pendas kontraŭpezilo. La motoro per la kondukilo povas movi la kajuton.
La rega aparato regas pordojn de la kajuto kaj la motoron.
Operacio de lifto estas en tiu ordo:
Oni mendas lifton per butono ĉe la pordoj de la ŝakto;
La kajuto moviĝas per la motoro ĝis tiu etaĝo, de kiu oni ĝin mendis;
Malfermiĝas pordojn de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
La kajuto moviĝas per la motoro ĝis la alia etaĝo;
Malfermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto;
Oni eliras el la kajuto;
Fermiĝas pordoj de la kajuto kaj de la ŝakto en tiu etaĝo, kie estas la kajuto.
Speciala tipo da lifto estas la paternosterlifto. Ĝi konsistas el senfina ĉeno kun kajutoj sen pordo kiu daŭre malrapide movas.
Elevatoro
Laŭ Plena Vortaro, kontraŭe al la angla lingvo, elevatoro havas alian signifon ol lifto, kaj estas aparato por suprenlevi pezajn ŝarĝojn, varojn, eĉ ŝipojn.
Ankaŭ Francisko Azorín agnoskas la terminon elevatoro kiel Levigilo, lifto por ŝarĝoj, por varoj. Kaj li indikas etimologion el la latinaelevare el ex + levare (fore levi).