Longa Depresio aŭ Granda Depresio estas nomoj, kiuj estiĝis en la 1920-aj jaroj, por malpinto de la internacia ekonomia konjunkturo, kiu okazis en la jaroj 1873 ĝis 1896.
Por tiu situacio en la germana regno kaj en Aŭstrujo-Hungarujo oni uzas ankaŭ la terminon "Gründerkrach" (fondintokraŝo).
Ĝis en la 19-a jarcento agrikulturo havis gravan influon al la konjunkturo, kiu tiel dependis unue de la naturo. Tia dependeco perdiĝis dum la industria revolucio per la faktoroj komerco, industrio kaj financo. Ĉefe pro la rapide kreskanta komerco estiĝis vastarea integro, kaj la antaŭe grande variaj konjunkturoj samiĝis. Kreskoj kaj malkreskoj iĝis internacia fenomenoj. Post longa kreska fazo ekde 1820, la konjunkturo falegis en 1873 unue en Vieno pro la borsokraŝo, poste en la tuta mondo.
En la komencaj 1880-aj jaroj la tendenco kreskis denove antaŭ dua grava krizo, kiu daŭris ĝis 1886. Okazis alia kresko kaj malkresketo post la fiasko de la Barings Bank en 1890. De 1896 la kresko de la ekonomio estis senfala ĝis la komenco de la unua mondmilito en la jaro 1914.