Madaba | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 17110 | ||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 43′ N, 35° 48′ O (mapo)31.71666666666735.8Koordinatoj: 31° 43′ N, 35° 48′ O (mapo) | ||||
Alto | 763 m | ||||
Areo | 39440 km² (3 944 000 ha) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Madaba | |||||
Madaba estas urbo en Jordanio, sude de la monto Nebo. La urbo estas konata pro siaj mozaikoj.
Madaba laŭdire apartenis origine al la tribo de Ruben sed estis konkerita en la 9-a jarcento a.K.E. de la reĝo Mesa de Moabo, rekaptita de la Makabeoj kaj poste fariĝis kristana urbo kaj episkopa sidejo.
Sur la planko de la preĝejo de Sankta Georgo estas mozaika mapo bildiganta Palestinon, de Cidono en Libano ĝis Aleksandrio en Egiptio . La mapo estis kreita iam inter 542 kaj 570 A.D. kaj estas tiel la plej malnova konservita mapo de la Sankta Lando. Origine, la mapo havis ĉirkaŭ 15 x 6 metrojn, sed partoj de ĝi nun estas detruitaj .
Madaba aliĝis al la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko en oktobro 2017.
Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj (Unesko)