Malaja federacio

Malaja federacio
1948 – 1963

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Unuiĝintaj Nacioj

vdr

La Malaja federacio (malaje Persekutuan Tanah Melayu) en la suda parto de la Malaja Duoninsulo en sudorienta Azio estis fondita la 1-an de februaro 1948. Ĝi anstataŭigis la Malajan Union establitan en 1946 kaj ekzistis ĝis la fondo de Malajzio en 1963. La federacio inkludis la britajn setlejojn de Penango kaj Malako kaj la naŭ malajajn ŝtatojn (federaciaj kaj nefederaciaj malajaj ŝtatoj):

Mapo de la Malaja federacio

Dum la Malajaj Ŝtatoj estis protektoratoj sub aŭspicio de Britio, Penango kaj Malako restis britaj kronkolonioj. Kiel la Malaja Unio, la federacio ne inkluzivis Singapuron, kiu antaŭe kutime estis konsiderita parto de Malajo. Penango estis la ĉefsidejo de internacia armea reto por la defendo de Malajo kiu inkludis Aŭstralion kaj Nov-Zelandon.

La Federacio de Malajo iĝis sendependa ŝtato ene de la Komunumo de Nacioj la 31-an de aŭgusto 1957 - la dato hodiaŭ konsideriĝas kiel la Sendependeca tago de Malajzio Hari Merdeka. En 1963 la federacio estis vastigita sub la nova nomo Malajzio por inkluzivi Singapuro (ĝis 1965), Saravakon kaj Britan Nordan Borneon, poste renomitan Sabaho.

Jam antaŭ la oficiala sendependiĝo, malajaj sportistoj konkuris en propra teamo en la Somera Olimpiko 1956.