La plej antikva konata formo de Latino estas la Malnova Latino, kiu estis parolita el la Roma monarkio ĝis la fina parto de la periodo de la Roma Respubliko. Ĝi estas atestita kaj en skribaĵoj kaj en kelkaj el plej fruaj survivantaj Latinaj literaturaj verkoj, kiel la komedioj de Plaŭto kaj Terencio. La Latina alfabeto estis derivita el la Etruska alfabeto. La skribmaniero de tiu lasta estis ŝanĝita el sia dekomenca maniero kiel dekstre-maldekstren aŭ per bustrofedona skribmaniero al tio kio estis finfine, nome strikte maldekstre-dekstrena skribmaniero.
La uzado de tre preskaŭ paralelaj terminoj por tiu lingvoperiodo kiel "malnova", "frua" kaj "arkaika" estis oftaj en publikaĵoj pri la skribaĵoj de Malnova Latino almenaŭ ekde la 18a jarcento. Tiu difino ne estas arbitra, sed tiuj terminoj referencas al skribaĵoj kun literumadaj konvencioj kaj vortoformoj neĝenerale troveblaj en verkoj jam skribitaj sub la Romia Imperio.
La plej frua konata specimeno de Latina lingvo aperis en la Fibula praenestina. Nova analizo plenumita en 2011 deklaris ĝin kiel aŭtenta "trans ajna racia dubo" kaj datita el la Orienteca periodo, en la unua duono de la 7-a jarcento a.K.
↑ (1958-01-01) Collier's Encyclopedia: With Bibliography and Index (angle). Collier. “In Italy, all alphabets were originally written from right to left; the oldest Latin inscription, which appears on the lapis niger of the seventh century BC, is in bustrophedon, but all other early Latin inscriptions run from right to left.”.
Goldberg, Sander M. 2007. "Antiquity’s antiquity." In Latinitas Perennis. Vol. 1, The continuity of Latin literature. Edited by Wim Verbaal, Yanick Maes, and Jan Papy, 17–29. Brill's Studies in Intellectual History 144. Leiden, The Netherlands: Brill.
Lembke, Janet. 1973. Bronze and Iron: Old Latin Poetry From Its Beginnings to 100 B.C. Berkeley: University of California Press.
Mercado, Angelo. 2012. Italic Verse: A Study of the Poetic Remains of Old Latin, Faliscan, and Sabellic. Innsbruck: Institut für Sprachen und Literaturen der Universität Innsbruck.
Vine, Brent. 1993. Studies in Archaic Latin inscriptions. Innsbrucker Beiträge zur Sprachwissenschaft 75. Innsbruck, Austria: Institut für Sprachwissenschaft der Univ. Innsbruck.
Warmington, E. H. 1979. Remains of Old Latin. Rev. ed. 4 vols. Loeb Classical Library 294, 314, 329, 359. Cambridge, MA: Harvard Univ. Press.
Warner, R. 1980. "Word Order in Old Latin: Copulative Clauses." Orbis 29, no.1: 251–63.
Eksteraj ligilo
Gippert, Jost. Old Latin Inscriptions (de, en). Titus Didactica (1994–2001). Alirita 2009-10-29.