Malpigialoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
fabedoj laŭ APG III
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
malpigio Malpighia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La malpigialoj (latine Malpighiales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 36 familiojn, preskaŭ 800 genrojn kaj ĉirkaŭ 17 700 speciojn,. Ĝia tipa genro estas malpigio.
En ĉi tiu ampleksa ordo, estas plantoj tre malsimilaj, kiel violoj kaj salikoj, pasifrukto kaj manglo, ruĝa eŭforbio kaj lino.
En la sistemo de Cronquist la familioj nun listigitaj inter la malpigialoj aperis inter diversaj ordoj, kiuj ne ĉiuj apartenis al la rozedoj. La plej notindaj el ĉi tiuj estis la poligalaloj, violaloj, tealoj, linaloj, kaj eŭforbialoj. La familio de malpigiacoj mem aperis en la poligalaloj, ordo ankoraŭ rekonata de la ITIS.
En APGIII tia ordo enhavas tiajn familiojn :
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 maj. 2020),, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj: