Manzanillo | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko • urbego | |||||
Blazono | |||||
Kromnomita Velfiŝa Ĉefurbo de la Mondo | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 28200–28279, 28860–28869 | ||||
En TTT | Oficiala retejo | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 159 853 (2020) | ||||
Loĝdenso | 2 855 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo)19.053205833333-104.31638055556Koordinatoj: 19° 3′ N, 104° 19′ U (mapo) | ||||
Alto | 13 m | ||||
Areo | 56 km² (5 600 ha) | ||||
Horzono | UTC-06:00 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Manzanillo, Colima | |||||
Manzanillo estas grava havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Meksiko, en la meksika subŝtato Colima kaj ĉefo de la samnoma municipo. Kun populacio de 159.853 loĝantoj laŭ la censo de INEGI farita en 2020, ĝi estas la plej loĝata en la ŝtato .
La ekonomio de la urbo estas konstruita sur ĝia granda marhaveno kaj turismo. Manzanillo estas la plej grava havenurbo en Meksiko kaj turisma kaj feria celloko fama pro ĝiaj strandoj, la verda fulmofenomeno kaj la velfiŝoj kiuj estas trovita en la proksimaj akvoj. Fakte, la urbo estis oficiale difinita kiel la "ĉefurbo de velfiŝoj" de la mondo . En la urbo ĉiujare okazas fiŝkapta konkurso kiu allogas multajn turistojn .
La haveno de Manzanillo estas la plej granda kaj plej okupata haveno en Meksiko. La haveno situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano kaj ebligas al Meksiko komerci kun Azio, Oceanio, Aŭstralio kaj la landoj kiuj situas ĉe la marbordo de la Pacifika Oceano, en Sudameriko kaj ankaŭ tiuj kiuj situas ĉe la marbordo de Atlantiko danke al la Panama kanalo .
En 2002, dum la striko de la marhaveno de Long Beach (en), pli ol duono de la varoj alvenis al la haveno de Manzanillo. De tie la varoj estis transportitaj per trajno kaj kamionoj al Usono kaj inverse.
"Playa de Oro" flughaveno situanta proksime de Manzanillo estas la plej grava flughaveno en la stato de Colima.
La cellokoj de la flughaveno Playa de Oro estas: Meksikurbo, Monterejo, Toronto, Vankuvero, Vinipego, Montrealo, Kalgario, Edmontono, Los-Anĝeleso, Houston, Fenikso kaj Mineapolo.
Manzanillo estas gefrata urbo de la jenajn urboj: